Lajos Mitterpacher

Lajos Mitterpacher [lajoŝ miterpaĥer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mitterpacher Lajos estis hungara pastro, monaĥo, abato, agronomo, profesoro, instruisto. Lia nobela nomo estis mitternburgi. Lia frato estis József Mitterpacher.

Lajos Mitterpacher
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1734 (1734-08-25)
en Bilje
Morto 24-an de majo 1814 (1814-05-24) (79-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj latinagermanahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Jezuita Universitato de Nagyszombat
Familio
Frat(in)o József Mitterpacher
Okupo
Okupo botanikistoprofesoro • natursciencisto • entomologo • fizikisto • agronomo • zoologo
vdr
Lajos Mitterpacher
Busto pri Lajos Mitterpacher

Lajos Mitterpacher [1] naskiĝis kiel Mitterbacher Lajos la 25-an de aŭgusto 1734 en Hungario en Bellye (nuntempa Bilje en Kroatio). Li mortis la 24-an de majo 1814 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Lajos Mitterpacher frekventis gimnazion en Pécs, poste li aliĝis al jezuitoj en 1749. Ekde 1755 li instruis en Sopron, post 2 jaroj li plulernis en Vienon. En 1758 li instruis en Győr, sed en la sekva jaro li lernis teologion en Vieno, kie li ankaŭ doktoriĝis. En 1761 li doktoriĝis, poste li edukis en magnata familio. En 1773 la jezuitoj estis forigitaj, tial li ricevis rangon titulara abato de Pécs. Baldaŭe li estis nomumita katedrestro (tiam latine Oeconomica ruralis), fine ankaŭ rektoro en la studjaro 1800 en Reĝa Universitato de Pest. Li estis pioniro de la hungara agronomio, kiun li instruis al la studentoj.

Verkaro (elekto) redakti

  • Adumbratio notionum oeconomicarum (1773)
  • Abhandlung vom Leinbau (1788)
  • A len és a kender műveléséről való oktatás a mezei embernek hasznára (Pri kultivado de linoj kaj kanaboj por kamparanoj) (1789)
  • Technologia oeconomica (1794)
  • Compendium historiae naturalis (1799)
  • Praelectiones technologicae. Budae, 1800.
  • Unterricht über die Maulbeerbaum und Seidenraupenzucht zum Gebrauche der Landschulen (1805; hungare 1823)
  • Summarium tractatus de vitis cultura et arte parandi vinum, crematum et acetum (1813; ankaŭ hungare, germane, slovake, serbe, rumane inter 1815 - 1823)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti