Lajos Molnár (esperantisto)

Lajos Molnár D-ro estas kuracisto, hungara esperantisto kaj vikipediisto.

dr. Lajos Molnár
dr. Julianna Farkas kaj dr. Lajos Molnár
dr. Julianna Farkas kaj dr. Lajos Molnár
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1940
en Hungario, Szolnok
Lingvoj Esperantohungara
Nacieco Hungaro
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Medical University of Pécs • Universitato SemmelweisQ113026433
Familio
Edz(in)o Julianna Farkas
Okupo
Okupo esperantisto • radiologo
Esperanto
Verkis en Esperanto
Aliaj aktivaĵoj Vikipedio
Esperantistiĝis en 1960
vdr

Biografo redakti

Li naskiĝis en Hungario, en urbo Szolnok, la 14-an de oktobro 1940. Liaj gepatroj estis pedagogoj en vilaĝo Tiszapüspöki. La bazlernejon li frekventis en Tiszapüspöki, Aszófő, Törökszentmiklós. Li abiturientiĝis en Törökszentmiklós, en la gimnazio Miklós Bercsényi. Du jarojn li frekventis la Medicinan Universitaton en Pécs, kvar jarojn la Budapeŝtan Medicinan Universitaton Semmelweis.

Li ekkonis Esperanton somere de 1960, kiam por 14 Ft-oj li aĉetis la lernolibron de Julio Baghy, kaj ĉiutage li sukcesis ellerni unu lecionon. Lian entuziasmon malvarmigis la lektoro de la universitato, dirinte ke „Esperanto ne estas lingvo”. Sekve kvar jarojn li ne okupiĝis pri Esperanto.

Dum siaj studoj li gajnis plurajn stud-konkursojn, kaj kiel sesa-jara studento li jam estis oficiro de la Ambulanco-servo.

Post la fino de la universitataj studoj li laboris de 1965 ĝis 1983 en la Ĉefurba Hospitalo László por Infektaj Malsanoj. Lia unua laborloko estis la Sekcio de Internaj Malsanoj, kies gvidanto estis D-ro Kolomano Kalocsay, la mondfama Esperanto-verkisto. Tie li interkonatiĝis ankaŭ kun la alia grandulo de la Esperanto-mondliteraturo Julio Baghy. Ties lasta lernanto li estis, kaj por la tuta vivo li engaĝiĝis al la lingvo Esperanto. Li akiris fakkuracistajn diplomojn pri epidemiaj malsanoj (1969), pediatrio (1971) kaj medicina radiologio (1983).

Familio redakti

En 1966 li edzinigis D-rinon Julianna Farkas, oftalmologon, kaj ekde tiam ili komune partoprenas en la movado. Du filinojn ili havas: Aniko (1970), kiu nun estas gimnazia instruisto de matematiko, kemio kaj Esperanto, Fanni (1973) nun kuracisto-oftalmologo.

Esperanto-agadoj redakti

La Budapeŝta Medicina Esperanto Fakgrupo fondiĝis en 1969. La prezidanto estis D-rino Istvánné Gajzágó, la sekretario D-ro Ludoviko Molnár.

Li aperigis pli ol 30 sciencajn studojn, el ili 11 estas esperantlingva. El inter ĉi lastaj la studo: Varicelo de infanoj kuracitaj per kortikosteroidoj kaj imunsubpremantaj medikamentoj, gajnis Markusovszky-premion de la semajnrevuo Orvosi Hetilap.

Plurajn esperantlingvajn sciencajn prelegojn li faris, li redaktis esperantlingvan represaĵo-petokarton, en la revuo Farmacio dum pluraj jaroj li redaktis la esperantlingvajn resumojn. Li kolektis por la Sanitara Ekonomia Vortaro la esperantlingvan vortstokon. Ekde 1983 ĝis 1992 li laboris en la Rentgen-Hemodinamika Sekcio de la Tutlanda Kardiologia Instituto. Ekde 1992 ĝis 2002, ĝis la pensiiĝo li gvidis la Bildkrean Diagnostikan Sekcion de la Centra Hospitalo de la Ministerio pri Justico.

Li estas la prezidanto de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo ekde 1989. La Fakgrupo regule kunvenadas ekde 1969, unuokaze en ĉiu monato.

Li partoprenis en la redaktado de la Hungara-Esperanta Meza Vortaro per la kompilado de la vortoj de anatomio, farmakologio kaj ĝenerala medicino. Plurajn artikolojn li aperigis pri Esperanto en diversaj ĵurnaloj.

Li partoprenis en la laboro de pluraj internaciaj medicinistaj esperantlingvaj konferencoj, en Esperanto-Mondkongresoj, en junularaj kaj naturamikaj kunvenoj.

Kiel pensiulo li okupiĝas pri popularigo de Esperanto, pri ĝardena laboro, pri turismo kaj fungo-kolektado. En 2002 aperis lia hungarlingva studo : „Kaj krome por kiu celo estas bona al mi Esperanto?” Lia ĉefa celo estis la esperantlingva traduko de Konstitucia Traktato de la Eŭropa Unio. Tiun laboron li faris kun 17-membra internacia laborgrupo, kaj la unuaj du ĉapitroj jam estas pretaj kaj legeblaj en 23 nacilingvaj-esperantaj versioj en la hejmpaĝo http://www.egalite.hu . En majo de 2006 Ludoviko kaj Julianna kune fondis la Internacian Laborgrupon „Lingvolanĉilo”*, kies ĉefa celo estas la instruado de Esperanto en la bazgradaj lernejoj, kiel la unue lernenda fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto. La Laborgrupo havas jam propran korespondan liston: esperanto-en-lernejojn@googlegroups.com.

  • Ekde februaro de 2009. la Laborgrupo havas novan nomon: Internacia Laborgrupo por Antauenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto, mallonge Internacia Laborgrupo ALIE.

La kunvenoj de la Budapeŝta Medicina Esperanto Fakgrupo okazas jen en la loĝejo de la geedza paro Molnár, jen en la rezidejo de la Hungaria Esperanto-Asocio, la unuan merkredon de ĉiu monato, - escepte de aŭgusto. Oni povas informiĝi ĉe: ludoviko@freemal.hu , aŭ sur la retejo de HEA: http://www.esperantohea.hu .

Kontribuoj: redakti

Hungare:[1] redakti

  • Molnár Lajos dr. és Sepp Csaba dr.: A fejlődési rendellenességek aetiologiája (Irodalmi összefoglaló) Gyermekgyógyászat, XIX. 133-139, (1968)
  • Molnár Lajos dr., Nyerges Gábor dr. és Nemes Józsefné: Kórházi eredetű légúti fertőzések közös gyermek-kórtermekben Budapesti Közegészségügy, IX: /2/.58-59.1977.
  • És még mire jó nekem az eszperantó[2]? - Eldonis: Hungaria Esperanto-Asocio - 2002 (ISBN 963 571 467 x)
  • Családmenedzser: szakma, foglalkozás, hivatás

Esperante kaj/aŭ alia lingve: redakti

Membrecoj redakti

Fontoj: redakti

  • Biografio donita al Hungaria Esperanto-Asocio, registrada numero: xxxx/1969 ???

Notoj/referencoj redakti

  1. Ekde 1968 li redaktis multe da kuracistajn, sciencajn publikaĵojn - 15-foje kiel unua aŭtoro
  2. Kompilis: Budapeŝta Medicina Esperanto Fakgrupo; redaktis: dr. Lajos Molnár .

Vidu ankaŭ redakti