Lajos Nagy (aktoro)

NAGY Lajos [pr. nadj] estis hungara aktoro, publicisto naskiĝinta en Árvátfalva en 1819 kaj mortinta en Székelyudvarhely la 13-an de februaro 1893.

Kariero redakti

Lajos Nagy studis en kolegio reformita de Székelyudvarhely kaj en 1837 kune kun Miklós Feleky li iĝis aktoro kaj ĝis 1843 li vagadis kun teatrotrupoj en la lando. En 1847 li loksidiĝis en Székelyudvarhely, li estis supera juĝisto kaj vicnotario, inter 1961 kaj 1966 li instruis juron en la reformita kolegio. Li estis prezidanto de la tribunalo ekde 1866 en Székelyudvarhely, ekde 1876 en Erzsébetváros. li publikis politikajn arkeologiajn artikolojn en gazeroj de Transilvanujo kaj en Archeológiai Értesítő.

Fonto redakti