Lajos Papp (komponisto)

Lajos Papp [lajoŝ pap], laŭ hungarlingve kutima nomordo Papp Lajos estis hungara komponisto, muzikinstruisto. (Supozeble li estis ankaŭ germano, sed fonto ne mencias ĝin.)

Lajos Papp
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1935 (1935-08-18)
en Debrecen
Morto 17-an de januaro 2019 (2019-01-17) (83-jaraĝa)
en Oldenburgo
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Lajos Papp [1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1935 en Debrecen (Hungario), li mortis la 17-an de januaro 2019 en Oldenburg (Germanio).

Biografio redakti

Lajos Papp frekventis konservatorion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1960. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Szabó (komponisto) kaj László Somogyi (dirigento). Ĝis 1968 li instruis en muziklernejo en Budapeŝto, poste li komponis. Stipendio ebligis al li studi en la majstraj klasoj de de:Klaus Huber (Komponist) kaj Helmut Lachenmann en Bazelo de 1971 ĝis 1973, poste li vivis kun sia familio en Oldenburg kiel muzikinstruisto en la urbo. Li komencis verki lernolibron pri pianludo en 1965, li finis ĝin en 1971, kaj estis publikigita post plena revizio en 1995.

Pedagogiaj laboroj (elekto) redakti

  • Starting the Piano, 1969
  • Drei Klavierstücke, 1970
  • 22 kleine Klavierstücke, 1985
  • Das Klavier-ABC, 1-2, 1994/1995

Aliaj komponaĵoj redakti

  • Dialogo per pianoforte e orchestra, 1965
  • Vier Stücke für Violoncello, 1973 (por violonĉelo)
  • Ungarische Variationen für Violine und Klavier, 1985/1998 (por violono kaj piano)
  • 44 leichte Stücke, 1990 (por akordiono)
  • Ungarische Weihnachtslieder für zwei Violinen, 1995 (por 2 violonoj)

Fontoj redakti

Referencoj redakti