Lajos Parlagi [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Parlagi Lajos estis hungara aktoro, teatrestro. Lia familia nomvarianto estis Parlaghy [parlagi].

Lajos Parlagi
Persona informo
Naskonomo Purjesz Lajos
Naskiĝo la  5-an de januaro 1877(nun 1877-01-05)
en Hungario Szentes (Hungario)
Morto 1944
en la nazia Koncentrejo Auschwitz (Aŭŝvico) (Nazia Germanio)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Parlagi Ilonka
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Lajos Parlagi [1], [2] naskiĝis la 5-an de januaro 1877 en Szentes, li mortis en 1944 en la nazia koncentrejo Auschwitz (Aŭŝvico), (Nazia Germanio).

Biografio redakti

Lajos Parlagi lernis aktoradon en privataj aktorlernejoj de Zoltán Horváth (aktoro) kaj Szidi Rákosi, poste li aliĝis al Teatro Magyar. Baldaŭ li estis membro de teatra trupo de Jenő Janovics, kie en la fina periodo li estis anstataŭanto de Janovics [janoviĉ]. Inter 1921 kaj 1924 jam dum dominado de rumanoj li estis teatrestro de Ŝtata Teatro Szigligeti Társulat de Oradea. Li estis akuzita pro iredentismo, tial li abdikis kaj kun iu li fondis kinejon, kie malofte li prezentis ankaŭ spektaklojn. Inter 1928-1933 li denove estis teatrestro en Oradea, poste li estis victeatrestro en Cluj. Li havis edzinon, kiu naskis filinon en 1910. Li mortis en 1944 en koncentrejo Auschwitz (Aŭŝvico), (Nazia Germanio).

Lia sola filma rolo redakti

  • Az utolsó éjszaka (1917) - kelnero

Fontoj redakti