PUSKÁS Lajos (puŝka:ŝ) estis rumanuja hungara pedagogia verkisto, tradukisto naskita en Gyergyóalfalu la 22-an de majo 1901 kaj mortinta en Kluĵo la 10-an de aprilo 1982. Li estis la patro de biologo, politika malliberulo Attila Puskás.

Lajos Puskás
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1901 (1901-05-22)
en Joseni
Morto 10-an de aprilo 1982 (1982-04-10) (80-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd vd
Familio
Infanoj Attila Puskás vd
Profesio
Okupo verkistohistoriisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Lajos Puskás studis en mezlernejo en Debrecen, Székelyudvarhely, Nagyszeben (ekde 1913) kaj finis ĝin en Fogaras. La diplomon de instruisto pri historio li havigis en Budapeŝto, poste en Bukareŝto (1924). Pli poste kvalifikiĝis pri latina lingvo kaj juro (1933), poste pri hungara lingvo kaj literaturo (1956). Li instruis en Odorheiu Secuiesc (1924/25), poste inter 1925-40 en Kluĵo. Krom la instruado li partoprenis skoltismon kaj establis la lernejkooperativojn Hangya kaj pli poste Alfa. Inter 1930-37 li estis komandanto de romia katolika skolta teamo, inter 1942-44 de la 9-a (transilvanuja) komandanto de la Hungara Skolta Ligo. Inter 1940-44 li estis direktoro de Gábor Áron Studenthejmo de la universitato. Dume li instruis samloke (1944-47). Li estis politika malliberulo en Gherla inter 5-a de majo kaj 2-a de oktobro 1947. Episkopo Áron Márton invitis lin por instrui en Majláth Ĉefgimnazion (Alba Iulia) (1947/48), poste li instruis en la ĝenerala lernejo de Baciu (1948-56), resp. en Kluĵo (1956-58) ĝis sia pensiiĝo en 1958. Kiel pensiulo li laboris en la arkivejo de eklezio (1973-77).

Elektitaj disĉiploj redakti

Volumoj redakti

  • Él a törvény. A cserkésztörvény nagy emberek életében (Kv. 1935);
  • A tízéves határkőnél. A kolozsvári római katolikus líceum cserkészcsapata megalakulásának tízéves évfordulója alkalmából (Kv. 1937);
  • Népközösségi utakon. Beszámoló a Népközösség tevékenységéről (Kv. 1940);
  • Tizedesség és a kolozsvári tizedesek (Kv. 1942);
  • Egyetemes történelem, 1946.
  • A középkor története (lernolibro. Kv. 1946).
  • Más jövőt álmodtam, Taglibro pri malliberejaj jaroj, red., notoj Attila Puskás, 2008.

Tradukaĵoj redakti

Fontoj redakti