Lajos Rauscher [lajoŝ raŭŝer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rauscher Lajos estis hungarlandana grafikisto, pentristo, arkitekto, altlerneja instruisto. Supozeble li estis germano kiel Ludwig Rauscher, sed tion la fontoj ne mencias.

Lajos Rauscher
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1845 (1845-12-14)
en Stutgarto
Morto 30-an de majo 1914 (1914-05-30) (68-jaraĝa)
en Zebegény
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario • Virtembergo
Parencoj Béla Bresztovszky
Okupo
Okupo grafikartisto • pentristo • arkitekto • universitata instruisto
vdr
Akvarelo de Lajos Rauscher: Salono en reĝina somera kastelo en Stutgarto
Kolora litografiaĵo de Lajos Rauscher pri la hungara krono

Lajos Rauscher [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1845 en Stutgarto (Germanio), li mortis la 30-an de majo 1914 en Zebegény (Hungara reĝlando.

Biografio redakti

Lajos Rauscher frekventis gimnazion kaj teknikuniversitaton en sia naskiĝurbo. En 1866 li estis soldato kontraŭ la prusoj. Post la militiro li lernis pentradon en Munkeno, poste li studvojaĝis en Germanio, Italio, Grekio, Turka Imperio. En 1871 li translokiĝis al Pest (urbo), post 2 jaroj li ekinstruis en Reĝa Modela Desegna Lernejo. En 1874 li kreis arkitektajn planojn por nova kampuso de la Lernejo. Ekde 1884 li instruis en Reĝa Teknikuniveristato József.

Elektitaj artaĵoj redakti

  • reĝina salono (vidu la bildon!)
  • hungara krono (vidu la bildon!)
  • ilustraĵoj de poemaro de Petőfi
  • Margitsziget-Óbuda, (1884, akvaforto)
  • Tabán, ĉ. 1885, (akvaforto)
  • Az óbudai-hajógyár, (akvaforto)
  • Duna Újlakról, (akvaforto)
  • Budapest, (akvaforto)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti