Lajos Simonkai [lajoŝ ŝimonkai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simonkai Lajos estis signifa hungara botanikisto, profesoro, instruisto. Lia origina familia nomo estis Simkovics, lia botanika nomo estis Simonk. [1].

Lajos Simonkai
Subskribo de Lajos Simonkai

Lajos Simonkai [2] naskiĝis la 9-an de januaro 1851 en Nyíregyháza. Li mortis la 2-an de januaro 1910 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Simonkai frekventis gimnazion en Eperjes, kie li lernis ĉefe de Frigyes Ákos Hazslinszky. Li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1874, sed li helpis la instruadon de Lajos Jurányi jam en 1872. Li doktoriĝis en 1879. Ekde 1875 li instruis en diversaj gimnazioj de la lando. En 1892 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato. En 1908 li pensiuliĝis.

Dum sia vivo li kolektis 22 000 kreskaĵojn, kiujn li donacis al la Hungara Nacia Muzeo. Menciindas lia elstara laboro en la taksonomio.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Bánsági és hunyadmegyei utazásom 1874-ben (1878)
  • Növényhatározó (1881)
  • Erdély edényes flórájának helyesbített foglalata (1887)
  • Arad megye… természetrajzi leírása (1893)

Fontoj redakti