Barono Lajos Simonyi [lajoŝ ŝimonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simonyi Lajos estis hungara politikisto, ministro, parlamentano. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis barbácsi kaj vitézvári.

Lajos Simonyi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1824 (1824-04-13)
en Ternopilo
Morto 12-an de decembro 1894 (1894-12-12) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro József Simonyi
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Lajos Simonyi [1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1824 en Habsburga Imperio en Galicio en Tarnopol (nuntempa Ternopilo en Ukrainio). Li mortis la 12-an de decembro 1894 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Simonyi lernis en Kassa, poste ekde 1847 li estis parlamenta deputito. Li partoprenis en Hungara revolucio de 1848 ĉe Artúr Görgey, tial post la falo li estis kondamnita je malliberejo. Li aktivadis denove en la politiko en 1861. Inter 1875 kaj 1876 li estis ministro pri industrio kaj komerco. En 1878 li havis konflikton kun Kálmán Tisza, tial li retiriĝis plene.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Baloldali értekezlet Aradon (1875)
  • Külön vélemények a vámszerződés…tárgyában (1878)

Fontoj redakti