Lajos Szentiványi (pentristo)

SZENTIVÁNYI Lajos [sentiva:nji] estis hungara pentristo, altlerneja instruisto.

Lajos Szentiványi
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1909 (1909-07-06)
en Deva
Morto 9-an de septembro 1973 (1973-09-09) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Memorigilo Lajos Szentiványi (pentristo)
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto
vdr

Lajos Szentiványi naskiĝis en Déva la 6-an de julio 1909 kaj mortis en Budapeŝto la 9-an de septembro 1973.

Memortabulo pri Lajos Szentiványi

Biografio redakti

Lajos Szentiványi inter 1930 kaj 1937 studis en Budapeŝto en la Hungara Belarta Altlernejo. Liaj majstroj estis: Ágost Benkhard, Gyula Rudnay, István Csók, István Réti, János Vaszary. En la jaroj 1930, 1934, 1936 kaj 1937 li laboris en la Artistkolonio (Miskolc), en 1932 en artistkolonio de Sopron. Li instruis en la menciita altlernejo, sed pli frue ankaŭ en aliaj 2 altlernejoj.

Premioj, distingoj redakti

  • 1936: Stipendio Balló Ede;
  • 1937: Premio pri pentrado de dr. Légrádi Ottó;
  • 1946: Pejzaĝpremio Nemes Marcell ;
  • 1948: Premio Szinyei;
  • 1950, 1956: Premio Munkácsy;
  • 1957: Grandpremio de urbo Miskolc; Kossuth-premio,
  • 1969: Meritartisto.

Elektitaj disĉiploj redakti

Fonto redakti

  • Artportal.hu