VÁKÁR Lajos [va:ka:r] estis rumania hungara glacihokeisto, trifoja olimpikano. Li naskiĝis en Csíkszereda la 8-an de septembro 1910 kaj mortis en Miercurea Ciuc la 10-an de septembro 1993. Li estis la patro de glacihokeisto, ekonomo Lajos Vákár (filo).

Kariero redakti

Lajos Vákár estis elstara glacihokeisto kaj trejnisto, nomdonanto de la loka artefarita glaciglitkurejo. Al lia nomo ligiĝas la fondado de glacihokeado en sia naskiĝurbo. Je inicio de li kaj lia amika rondo fondiĝis en januaro de 1929 la unua glacihokea teamo de la urbo. Inter 1929 kaj 1954 li estis la hokeisto de la loka glicihokea teamo, dume kun interrompoj inter 1935–37 en Bukareŝto. Li patroprenis trifoje en olimpio en la 30-aj jaroj kiel ano de la rumana teamo. En 1949 kaj en 1952 la teamo gajnis ĉampionajn ormedalojn. De 1947 ĝis 1970 li estis trejnisto kaj konsilanto.

Fonto redakti