Lajos Zsarnay [lajoŝ ĵarnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsarnay Lajos estis hungara kalvinana episkopo, profesoro, membro (korespondanta en 1858) de Hungara Scienca Akademio.

Lajos Zsarnay

Lajos Zsarnay [1] naskiĝis la 1-an de januaro 1802 en Zsarnó (nuntempa Žarnov en Slovakio). Li mortis la 13-an de junio 1866 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Lajos Zsarnay frekventis gimnazion en Sárospatak, poste li plulernis en la kolegio. En 1827 en la sama urbo li ekinstruis. Baldaŭe li plulernis precipe en Göttingen. Hejmenveninta en 1831 li jam estis pastro kaj profesoro de la altlernejo en Sárospatak. En 1848 li estis elektita eklezia ĉefnotario, en 1860 kalvinana episkopo de Miskolc.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Halotti beszéd I. Ferencz ausztriai császár és apostoli magyar király felett (1835)
  • Keresztyén erkölcstudomány (1836, 1854)
  • Fordítási gyakorlatok magyarból deákra (Tradukaj ekzercoj el hubgara al latina lingvoj), (1838)
  • Keresztyén egyháztörténet (Kristana eklezia historio), (1853, la 5-a eldono en 1864)
  • Görög-magyar szótár (Greka-hungara vortaro), (1858)

Fontoj redakti