Laŭ la helena mitologio, Lakedemono (el la greka Λακεδαίμων, demono de la lago) estis la eponima reĝo de Lakonio, nomita LakedemonoLacedemono de la antikvaj verkistoj. Tamen, kaj Homero kaj Herodoto nomis tiel nur la citadelon kiu troviĝis sur la plej alta parto de la urbo, kontraste kun la malalta parto de ĝi, kiun oni nomis Sparto (honore al la edzino de tiu reĝo)[1]. Lakedemono elstaris milite danke al ĝia profesia armeo, la nura tiatempe.

Lakedemono
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Nacieco Sparto
Patro Zeŭso
Patrino Tajgeto
Edzo/Edzino Sparta
Infanoj Amyclas of Sparta • Himerus • Kleodiko • Eurydice of Argos
vdr
Mapo de Lakedemono, lando kiu ricevis sian nomon de la eponima reĝo, kies edzino ankaŭ nomigis la ĉefurbon, Sparto.

La reĝo Lakedemono estis filo de Zeŭso kaj la plejado Tajgeto. Tiu nimfo promesis resti virgulino, kaj rifuzis la amproponojn de la dioj. Por eskapi de la obstina persekutado de Zeŭso, Tajgeto petis helpon al sia amikino Artemiso, kiu transformis ŝin en cervinon (la fama cervino de Cerinio, kies ĉasado estis unu el la dek du laboroj de Heraklo). Tamen, tio ne sufiĉis por halti la lascivan dion, kiu sukcesis unuiĝi al Tajgeto, de kio devenis la naskiĝo de Lakedemono. Honteme, la najado pendigis sin sur la monto Amikleo, kiun de tiam oni nomis Tajgeto honore al la antaŭtempe forpasinta nimfo.

Lakedemono edziĝis al Sparto, filino de la rivera-dio Eŭroto, kaj havis kun ŝi tri gefilojn: Amiklo (kiu sukcedis lin), Eŭridiko kaj Asino. Tamen, kroma versio asertas ke la nomo de lia edzino estis la sama ol tiu, de lia patrino (Tajgeto), kaj ke ilia nura filo estis Himero, juna princo kiu droniĝis en la rivero Eŭroto (kiu de tiam ricevis la nomon Himero). Laŭ tiu versio la patro de Amiklo estus Eŭroto, filo de Milo[2].

Lakedemono starigis la sanktejon de la Gracioj, inter Sparto kaj Amiklo, kaj li estis la unua kiu nomigis tiujn diinoj, donante al ili la kromnomojn Kleto kaj Faeno[3]. Post lia morto, oni honoris lin kiel heroo, kaj starigis altaron dediĉitan al li en Terapno[4].

Antaŭe:Mitaj reĝoj de LakonioPoste:
EŭrotoLakedemonoAmiklo

Referencoj redakti

  1. Apolodoro. Mitologia Biblioteko, 3.10.3.
  2. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.1.2.
  3. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.18.4.
  4. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.20.2.