Laken

Laken ([ˈlaːkən], nederlande) respektive Laeken (france) estas rezideja antaŭurbo en la nord-okcidento de Bruselo (poŝtkodo : B-1020), Belgio. Ĝi apartenas al la municipo urbo Bruselo.

Laken
vilaĝo
Administrado
Poŝtkodo 1020
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 52′ N, 4° 21′ O (mapo)50.8666666666674.35Koordinatoj: 50° 52′ N, 4° 21′ O (mapo) [+]
Laken (Bruselo)
Laken (Bruselo)
DEC
Laken
Laken
Situo de Laken

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Laeken [+]
vdr
La reĝa palaco de Laken

La Reĝa Palaco de Laeken estas la oficiala hejmo de la reĝa dinastio de Belgio. Ĝi konstruiĝis inter la jaroj 1782 kaj 1784 sub la arkitekto Charles de Wailly. Dum fajro de la jaro 1890 ĝi parte detruiĝis kaj ampleksigite rekonstruiĝis sub Alphonse Balat. La franca arkitekto donis al ĝi sian nunan formon dum 1902. La oficiala reĝa rezidejo la kastelo estas ekde la jaro 1831. La kastela areo inkluzivas interalie la impresajn reĝajn vitrodomojn de Laken, grupo da katedralo-formaj konstruaĵoj, kiu por la publiko nur alireblas dum malmultaj tagoj de la jaro.

Kupolo de la impresaj reĝaj vitrodomoj de la kastelo de Laken (1874-1890)

Iom sude de la kastela areo, troveblas la novgotika preĝejo de Nia Sinjorino, origine tombejo por reĝino Luisa-Maria de Francio, la edzino de reĝo Leopoldo la 1-a de Belgio. La preĝejo inkluzivas la reĝan kripton, kie la membroj de la reĝa dinastio de Belgio estas entombigitaj. La tombejo malantaŭ la preĝejo enhavas multajn tombojn de riĉaj kaj konataj belgoj. En ĝi interalie videblas originala versio de la skulptaĵo La pensanto de la artisto Auguste Rodin.

Iom norde de la kastela areo situas la kontrastaj ĉina pavilono kaj japana turo. La ĉina pavilono konstruiĝis laŭ mendo de la reĝo Leopoldo la 2-a de Belgio. La haloj dezajniĝis laŭ stiloj de la francaj reĝoj Ludoviko la 14-a kaj Ludoviko la 16-a, kaj estas dekoritaj per ĉinaj motivoj, porcelanaĵoj kaj arĝentaĵoj. La japana turo estas pagodo, inspirita de konstruaĵo Leopoldo vidis en la monda ekspozicio en Parizo dum la jaro 1900.

La japana turo dumnokte
Statuo de Leopoldo la 1-a de Belgio antaŭ la reĝa kastelo de Laken

Aliaj interesaj lokoj en Laken estas la Atomiumo, la eksa varostokejo de la poŝta imperio Thurn kaj Taxis, la parko Brupark, la stadiono Reĝo Baldueno kaj la ekspozicia parko Hejzeloparko.

Dum decembro 2001 la Eŭropa Konsilio kunvenis en Laken, kaj tie nova deklaracio estis akceptita, kiu dediĉigis la Eŭropan Union al pli da demokratio, travidebleco kaj efikeco.

Eksteraj ligiloj redakti