Lakeo (de la franca vorto laquais, kiu origine havis la signifon "piedira soldato", poste ekde la 17-a-18-a jarcento ricevis la signifon de simpla servisto) laŭ PIV laŭ la origina, unua signifo estis hejma servisto ĉe riĉuloj, ordinare portanta livreon, specifan formon de servista uniformo. Tiu formo de eleganta servisto, ofte nur staranta kaj portanta pleton kun ofertataj manĝaĵoj aŭ trinkaĵoj), iĝis malmoda dum la unua duono de la 20-a jarcento.

Persona servisto (meze) kaj lakeo (dekstre) servas vinon. El: H. Reuß zu Köstritz: Der korrekte Diener ("la perfekta servisto"), eldonejo Paul Parey, Berlino 1900; p. 21
Aliro al la "por-lakea ŝtuparo" en la imperiestra kastelo Hofburg de Vieno

Ekde tiu tempo, kiel respegulas la dua PIV-a signifo de la vorto, la vorto iĝis unuavice malestima nocio por humilaĉa homo sen memestimo, troigite servema kaj subiĝema. Ekzemple la generalo marŝalo Wilhelm Keitel, estro de la armeo Wehrmacht de nazia Germanio, pro sia servileco rilate al Adolf Hitler moke nomatis "lakeo" aŭ - en kombino el la germana vorto Lakai kaj lia propra familia nomo - Lakeitel (komparu ekzemple la germanlingvan libron de Gerhard Boldt, Die letzten Tage der Reichskanzlei ["la lastaj tagoj de la regna kancelierejo"], 1947).