Laki (esperante lakia lingvo) iam estas konsiderata kiel dialekto de la luriŝa lingvo (angle Lurish), iam kiel dialekto de la kurda lingvo kaj iam konsiderata kiel sendependa irana lingvo. Laŭ la leksika simileco, la vortprovizo de la lakia estas 78% same kiel la Khorramabadi Luristani, 70% same kiel la persa lingvo, kaj 69% same kiel la norda luriŝa lingvo. En la irana lingvaro ĝi aparte proksimas al la gorana lingvo kaj tial laŭ iuj klasifikoj kun tiu lingvo formas subgrupon de la okcidenta irana lingvaro.

Laki (لەکی; Lekî)
lingvo • moderna lingvo • ĉiutaga lingvo
kurda lingvo
Parolata en okcidenta Irano
Parolantoj 1 500 000
Denaskaj parolantoj 1 million (2000)
Skribo latina alfabeto, araba skribo
Lingvistika klasifiko
Irana lingvaro
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en en neniu lando
Reguligita de sen valoro
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 lki
  Glottolog laki1244
Angla nomo Laki
Franca nomo laki
vdr

Nuntempe, Laki estas parolata en la lokoj sude de Hamadan, kiel Nahavand, Tuyserkan, Nursbad, Ilam, Gilan, kaj Pahla (Pehle). Ĝi ankaŭ estas parolata en la kamparo, en la regionoj de Horru, Selasele, Silakhur, kaj la norda Aleshtar en la okcidenta Irano.