Laktobacilaloj (latine lactobacillales) estas ordo de Gram-pozitivaj bakterioj, kiuj karakteriziĝas per tio ke ili digestas sukerojn kaj aliajn karbonhidratojn, kaj en tiu digesto kreas laktoacidon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Laktobacilaloj Lactobacillales

Biologia klasado
Regno: Bakterioj Bacteria
Filumo: Firmicutes
Klaso: Bacilli
Ordo: Laktobacilaloj Lactobacillales
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ecoj redakti

Morfologie la unuopaj genroj kaj specioj de laktobacilaloj apenaŭ similas, sed ili fiziologie unuece priskribeblas, ĉar ĉiuj por atingo de energio bezonas karbonhidratojn. La grupo de homofermentativaj bakterioj en tio kreas nur laktoacidon, la grupo de heterofermentativaj bakterioj krom tio ankaŭ aliajn finproduktojn, plejparte etanolo kaj karbondioksido. Per sia specialiĝo de kreskado en lakto kaj aliaj simile medioj riĉaj je karbonhidratoj, ekzemple en la korpoj de homoj kaj de aliaj mamuloj, la laktobacilaloj perdis la eblecon de sintezo de multaj vivnecesaj substancoj, ekzemple de aminacidoj aŭ la por la spirado necesaj porfirinoj kaj citokromoj. Interalie ili ne kreas enzimojn nomatajn "katalazoj", tio signifas ke ili ne kapablas disigi la kombinaĵon H2O2 (hidrogenperoksido). Sekve la laktobacilaloj troveblas nur en la intesta sistemo respektive en mukozoj de mamuloj, kaj en lakto kaj ĉiuj lokoj kiuj havis kontakton kun lakto.

Signifo por homoj redakti

Laktobacilaloj kutime troveblas en la homa intestaro kaj vagino, kaj helpas tie teni iom acidan medion. Iuj specioj kaŭras malsanojn, ekzemple el la genro de streptokokoj la specio streptococcus pneumoniae estas inter tiuj bakterioj kiuj povas kaŭzi pneŭmonion, kaj la specio streptococcus mutans kontribuas en la ekesto de kario en la homa dentaro.

Multaj specioj kaj subspecioj de laktobacilaloj uzatas en la konservigo de nutraĵoj, ekzemple de jogurto, kefiro, acida lakto kaj fromaĝo, sed ankaŭ en acida brasiko, kimĉio kaj en bakaĵoj.

Klasifikigo redakti

Al la ordo de laktobacilaloj apartenas la biologiaj familioj

Gravaj specioj estas