Laktodentoj (dentes lactes) nomiĝas la dentoj de la infanoj (kaj la unuaj dentoj de la mamuloj), la procezo nomiĝas dentumiĝo. Ili aperas kaj plene evoluas ĉe homo ĝenerale inter la 6-a kaj la 24-a monato (malofte il aperas pli frue kaj eĉ ĝis la 30-a monato). La laktodentoj nombras en unu dentovica duono: du incizivoj, unu kojnodento kaj du mueldentoj (Tiel la tuta dentaro nombras 5x4=20 dentojn).

La plej ĝenerala elkova tempo de la laktodentoj estas:

  • suba incizivo (medialis): 6. monato
  • supra incizivo (medialis): 7. monato
  • supra incizivo (lateralis): 8. monato
  • suba incizivo (lateralis): 9. monato
  • suba unua mueldento: 12. monato
  • supra unua mueldento: 15. monato
  • suba kaj supra kojnodento: 16. monato
  • dua mueldento: 20-24. monato

La laktodentoj ŝanĝiĝas en la 6-a jaro al la restantaj dentoj (dentes permanentes), tiel dum la tuta vivo evoluas duspeca tipo, kion oni nomas dufoje kreskanta dentaro (diphyodont).

La apero de laktodentoj kaj restantaj dentoj karakterizas aĝon de la homo.

Vidu ankaŭ redakti