Lambado (portugale Lambada, "forta bato") estas folklora danco de nordo de Brazilo, ĉefe Maranhão kaj Parao, variaĵo de Karimboo (Carimbó) kun fortaj influoj de Merengo.

Historio redakti

Lambado estas varianto de Karimboo influita de polko. Dum en Karimboo la paroj dancas malproksime, en lambado paroj dancas ĉirkaŭbrakumataj per influo de polko, valso kaj aliaj eŭropaj dancoj. Karimboo estas pli sensuala kaj erotema ol lambado, en karimboo virino devas provi kovri la kapon de viro per sia jupo, en lambado la rolo de viro estas pli aktiva. Sekve, oni povas rigardi lambadon kiel provon "malerotikigi" karimboon per eŭropdevenaj elementoj.

Ĉirkaŭ 1975, radistacioj de tiu regiono nomis "lambado" ĉiuj muzikoj kun forta ritmo. En 1976 la komponisto Pinduca lanĉis unuan nefolkloran lambadon en disko "No embalo do carimbó e sirimbó vol. 5": "Lambada (Sambão)" (t. e. "lambada (sambaĉo)". Mestre Vieira ankaŭ kreis en 1976 muzikon Lambada das Quebradas (t. e., "lambado de strataĉoj"). Sekve, en Brazilo, oni ĉiam rigardis lambadon kiel aĉan kaj iom tedan folkloran dancon, sen granda intereso, ĝis grupo Kaoma en la jaro 1989 lanĉis en Eŭropo grandan dancan furorkanton Lambada.

Post tio francaj diskkompanioj aĉetis rajtojn de multaj brazilaj lambadoj kaj la ritmo furoris ankaŭ en Brazilo, kvankam oni ĉiam daŭris rigardi ĝin kiel iom teda. Novaj komponistoj, influitaj de zouk kreis novajn lambadojn, ĉefe por disvendado en eksterlando en 1990-aj jaroj.

Hodiaŭ en Brazilo, lambado estas denove preskaŭ nur folklora danco.

Eksteraj ligiloj redakti