Lamo (lama en Latino) estas genro de du sudamerikaj kameledoj, la sovaĝa gvanako kaj la hejma lamo. Tiu genro estas parence rilata al la genro Vicugna, de la sovaĝa vikuno kaj la hejma alpako. Unu el la karakterizoj de tiuj kamelidoj estas la manko de seksa duformismo, kio signifas, ke ne estas facile distingi inter viroj kaj inoj sen proksima analizo de ties reproduktaparato.

Ljamo

Antaŭ la hispana konkero de Ameriko, la ljamoj, kune kun la alpakoj, estis la nuraj hejmaj hufuloj de la kontinento, kulturitaj pro sia valoro kiel ŝarĝobesto kaj pro sia viando, felo kaj lano.