Lampungo (indonezie Lampung) estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 34 623 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sumatro. Laŭ stato de la jaro 2011 Lampungo havis 7 608 405 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 226 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el unu 2 urboj, 12 distriktoj, 206 subdistriktoj kaj 2 358 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Bandar Lampung. Grava urbo estas Metro.

Lampungo

indonezie Lampung

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bandar Lampung
Areo 34 623 km²
Loĝantaro 7 608 405 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-LA
emblemo
emblemo
vdr

La Sunda Markolo disigas la provincon de la insulo de Javo. La provinco inkluzivas ankaŭ la vulkanan insulon Krakatoa, kiu internacie konatiĝis pro la vulkana erupcio de 1883.

Eksteraj ligiloj redakti