Landa Teatro Eisenach

La Landa Teatro Eisenach (germane Landestheater Eisenach) troviĝas en Eisenach, Germanio, sur la placo Theaterplatz.

Landa Teatro Eisenach
teatrejo [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
Koordinatoj50° 58′ 40″ N, 10° 19′ 20″ O (mapo)50.977810.3222Koordinatoj: 50° 58′ 40″ N, 10° 19′ 20″ O (mapo)

Landa Teatro Eisenach (Turingio)
Landa Teatro Eisenach (Turingio)
DEC
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Landa Teatro Eisenach

Vikimedia Komunejo:  Landestheater Eisenach [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La Landa teatro de Eisenach

Historio burga redakti

Surloke estis iam mezepoka akvokastelo nomita Klemme, farite fare de margrafo Henriko de Meißen (1215-1288). Estante fremda regejo, la kastelo estis malŝatata kaj detruitis fare de la eisenach-anoj en 1306. Jam du jaroj poste ordonitis ĝia rekonstruo. Dum la Kamparana ribelo de 1525 ĝi estis prizono; poste ĝi servis kiel kazerno kaj finfine en 1870 makonstruitis.

Historio teatreja redakti

Barono Julius von Eichel-Streiber aĉetis la grundojn; li estis mecenato kaj komisiis la lepsikan arkitekton Karl Weichardt konstrui novklasikisman konstruaĵon. En la 1.1.1879 estis ties inaŭguro per la komedio Minna von Barnhelm de Gotthold Ephraim Lessing. La teatrokapacito estas de 500 personoj. En 2010 komenciĝis restaŭradlaboroj. Danke al nedomaĝiteco de la konstruaĵo en la Dua mondmilito rekomenciĝo de la teatra vivo eblis jam en somero 1945. Plialtrangiĝo je landa teatrejo estiĝis en 1952 kun instalo de tri sekcioj de dramteatrado, muzika teatrado kaj baleto. Dum la 1990-aj jaroj ĝi intertempe nefunkciis respektive kunfandiĝis kun la Teatro je Meiningen.

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo