Landiswil

komunumo de Svislando


Landiswil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 627 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Landiswil
Blazono de Landiswil
Blazono de Landiswil
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 57′ 26″ N 7° 40′ 47″ O / 46.95722 °N, 7.67972 °O / 46.95722; 7.67972 (mapo)Koordinatoj: 46° 57′ 26″ N 7° 40′ 47″ O / 46.95722 °N, 7.67972 °O / 46.95722; 7.67972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 627
Areo 10,26 km²
Alteco 764 m super marnivelo
Poŝtkodo 3434
Komunumkodo 0613
Mapo de Landiswil
Mapo de Landiswil
Mapo de Landiswil
vdr

Geografio redakti

Landiswil situas sur molasaj montetoj de la Svisa Mezlando proksimume 17 kilometrojn oriente de la federacia urbo Berno en la valo de la rivereto Goldbach. La komunumoj konsistas el la vilaĝoj Obergoldbach, Landiswil, Sigetel kaj Aetzlischwand kaj multnombraj domgrupoj kaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,26 km², de kiuj 32,4% estas kovritaj de arbaro, 62,3% servas por agrikulturo kaj 5,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Landiswil limas en nordo al la eksklavo Oberried de la komunumo Lützelflüh, en nordoriento al Rüderswil, en sudoriento al Lauperswil, en sudo al Arni, kaj en okcidento al Walkringen.

Trafiko redakti

Landiswil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo n-ro 1238 de Lützelflüh al Biglen. Per poŝtaŭtolinio, kiu cirkulas sur la vojo 1238, la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Landiswil datiĝas el la jaro 1277 kiel Landoloswile. Dum mezepoko Obergoldbach kaj Landiswil apartenis al la paroĥo Biglen. En la jaro 1399 Landiswil estis atribuitaj al la Senjorujo Signau. Bienposedanto kaj tribunalestro en Obergoldbach estis la Senjorujo Brandis, kiu en la 15-a jarcento koncedis siajn rajtojn al la civitanoj de Berno. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Landiswil apartenis al la distrikto Höchstetten. En la jaro 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Konolfingen, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti