Landnomo kaj loĝantoj pri Usono

La historio de la nomigo de Usono estas iel diferenca disde ĉe aliaj landoj ĉar ĝi okazis en Esperanto preskaŭ samtempe aŭ nur iom post ties popularigo en la resto de lingvoj de la mondo.

Landnomo — Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko redakti

En 1507, germana kartografo Martin Waldseemüller prilaboris mondomapon en kiu li nomis la terojn de la okcidenta Hemisfero, «Ameriko» omaĝe al la itala esploristo kaj kartografo Amerigo Vespucci.[1] La antaŭaj britaj kolonioj unue uzis la nunan nomon de la lando en la Usona Deklaro de Sendependeco, la «unuanima Deklaro de la Dek tri Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko» adoptita de la «Reprezentantoj de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko» la 4-an de julio 1776. Je la 15-a de novembro 1777, la Dua Kontinenta Kongreso adoptis la Artikolojn de Konfederacio, kiu diris: «La nomo de ĉi tiu Konfederacio devos esti "Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko"».[2] La Franc-Usonaj traktatoj de 1778 uzis la terminon «Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nordameriko», sed je la 11-a de julio 1778, «Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko» estis uzita en la fakturoj de la lando por interŝanĝo, kaj ĝi iĝis la oficiala nomo.[3]

En la angla lingvo kaj en multaj aliaj, oni kutime kaj malprecize diras nur «Ameriko» kaj «amerikano» por la lando kaj ties loĝantoj respektive. Siavice, en Usono la tuta amerika kontinento estas konata en pluralo kiel «Amerikoj» (angle The Americas).

Landnomo — Usono redakti

La esperanta etimologio de la vorto Usono ŝajnas kvazaŭ-mistera, sed laŭ la Reta Vortaro statas tiele:

Citaĵo
 Malgraŭ la impreso kiun oni povas ricevi el PIV, en Esperanto la vorto Usono ne estas [nur simpla] mallongigo de «Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko», sed plenvalora vorto, inventita ekster Esperantujo de usonanoj Frank Lloyd Wright, James Duff Law kaj aliaj laŭ la angla vortgrupo „United States of North America“ (en la formo "Usonia", lime inter la 19-a kaj 20-a jarcentoj, kiu tamen plej firme enradikiĝis en Esperanto. L. L. Zamenhof interalie uzis tiun nomon en prelego ĉe la 6-a Universala Kongreso en Vaŝingtono somere de la jaro 1910
— diversaj aŭtoroj, Reta Vortaro

En Esperanto oni uzas la vortojn Usono kaj usonano ekskluzive por la lando kaj ties loĝantoj respektive, dum Ameriko, en singularo, estas por la tuta kontinento. El tio sekvas, ke amerikanoj — ties loĝantaro — estas la loĝantoj de la Okcidenta Duonsfero, inkluzive de la lando Usono.

Referencoj redakti