Lando Reĝo Eduardo la 7-a

Lando Reĝo Eduardo la 7-aDuoninsulo Reĝo Eduardo la 7-a estas granda, glacio-kovrita duoninsulo kiun formas la nordokcidenta pinto de la Lando de Marie Byrd en Antarkto. La duoninsulo projekcias sin en la Ross Maro inter Golfeto Sulzberger kaj la nordorienta angulo de la Ross Glacitavolo, kaj formas parton de la Ross Dependaĵo. La Duoninsulo Eduardo la 7-a estas limigita de la Ross Glacitavolo sudokcidente, la Okuma Golfeto okcidente, kaj oriente de la Golfeto Sulzberger kaj la Marbordo Saunders, ĉiuj gravaj elementoj de la Ross Maro / Suda Oceano en Antarkto. La nordokcidenta pinto de la duoninsulo estas la Kabo Colbeck. La Duoninsulo Eduardo la 7-a situas je 77° 40′ S 155° 00′ U / 77.667 °S, 155.000 °U / -77.667; -155.000 (mapo).

Loko de la Lando Reĝo Eduardo la 7-a (markita oranĝe) ene de la Ross Dependaĵo.
Area mapo de la Duoninsulo Reĝo Eduardo la 7-a.
Poŝtmarko de Novzelando superstampita por uzo el la brita bazo.

La okcidenta marbordo estas la Marbordo Shirase. Norde kaj oriente estas la Swinburne Glacikampo. La Duoninsulo Eduardo la 7-a estis malkovrita en la 30a de Januaro 1902 fare de la brita Ekspedicio Discovery (BrNAE) (1901–1904) sub estreco de Robert Falcon Scott, kiu nomigis ĝin Lando Reĝo Eduardo la 7-a laŭ la brita reĝo Eduardo la 7-a. La marbordo estis poste esplorita de la Ekspedicio Nimrod sub estreco de Ernest Shackleton en 1908-09, kaj la unua surteriĝo estis farita de grupo el la Japana Antarkta Ekspedicio sub estreco de Ŝirase Nobu en 1912. La regiono estis renomita "Duoninsulo Eduardo la 7-a" ĉar la duoninsula karaktero de la regiono estis determinita de esplorado farita de la ekspedicio de Richard E. Byrd (1933–1935) kaj de la ekspedicio de la Usona Antarkta Servo (USAS, 1939–1941).

Plej el la duoninsulo estas ene de la Ross Dependaĵo, postulata de Novzelando.