Lando de Francisko Jozefo

Lando de Francisko Jozefo (ruse Земля Франца-Иосифа) estas insularo el 191 insuloj en nordorienta parto de la Barenca maro. Ĝi estas la plej norda teritorio de Rusio, administre ĝi apartenas al la regiono de Arĥangelsk. La nomo de la insularo venas de Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio).

Lando de Francisko Josefo
Satelita bildo de la Lando de Francisko Josefo
Satelita bildo de la Lando de Francisko Josefo
insularo
Akvejo Arkta oceano
Geografia situo 80° 40′ N, 54° 51′ O (mapo)80.66666666666754.85Koordinatoj: 80° 40′ N, 54° 51′ O (mapo) f1
Lando de Francisko Josefo (Arkta oceano)
Lando de Francisko Josefo (Arkta oceano)
DEC
Lando de Francisko Josefo
Lando de Francisko Josefo

Map

Nombro de insuloj 191
Ĉefa insulo Tero de Aleksandra
Tuta areo 16 090 km²f1
Loĝantoj 9 (2007) f2
Topografia mapo
Topografia mapo
vdr
Mapo

Geografio redakti

La insularo okupas 16.134 km² kaj estas dividebla je tri grupoj. La orienta grupo konsistas el Rudolf-insulo (kun Fligeli-kabo, plej norda landa punkto de Russio), la Vilczek-insulo kaj la Insulo Graham Bell. Tiujn dividas la Aŭstra markolo de la meza grupo. La plimulton de la insuloj entenas la meza grupo, entenanta plimulton de la insuloj. La okcidenta grupo entenas la Georgo-landon (2900 km2) kaj la Aleksandro-landon. Ilin dividas de la aliaj insuloj la t.n. Brit-kanalo.

La insularo estas malalta, la plej granda punkto troviĝas sur la insulo Wiener Neustadt (620 m). La surfacon kovras en 85% glacio.

Prahistorio redakti

La maraj sedimentaĵoj de la insuloj venas el la suba aŭ meza ĵurasio (208–163 milionoj da jaroj) kaj kovras ilin bazalta kovraĵo. Aliloke la sedimentaĵo venas el la supra kretaceo (97,5–66,4 milionoj da jaroj) kaj tiujn kovras bazalto , kelkloke kun lignitaj kolonioj.

Komence de la ĵurasio, la Lando Francisko Jozefo estis unueca lando kaj ĝin diserigis romp-ŝoviĝoj nur en la kvaternaro (1,6 milionoj da jaroj ĝis hodiaŭ) al apartaj insuloj.

Klimato redakti

La klimato de la insularo estas tre malagrabla. Vintre oni mezuras meztemperaturon de –22  °C, dum somere 2  °C.

Naturo redakti

La naturan plantaron formas likenoj, muskoj kaj ĉ. 40 arktaj florantaj plantoj. La bestojn reprezentas blanka urso, arkta vulpo, multaj birdoj (15 festas eĉ en la insuloj). La maran faŭnon donas rosmaro kaj foko.

Historio redakti

La insulojn malkovris la aŭstra-hungara ekspedicio de Julius von Payer kaj Karl Weyprecht en 1873.

En 1897 la sveda inĝeniero Salomon August Andrée kaj du kompanoj klopodis atingi la Nordan Poluson per la hidrogena balono Örnen ("Aglo"), sed venis al 300 km norde de Kvitøya, la plej norda parto de la insularo Svalbardo. Ili marŝis al Kvitøya sed mortiĝis tie post tri monatoj. En 1930 la restoj de tiu ekspedicio estis trovitaj de la norvega Ekspedicio Bratvaag.

La Sovetunio aneksis ĝin en 1926 kaj poste funkciigis tie meteorologiajn staciojn, sekretajn militistarajn bazojn.

Multaj ekspedicioj startis de ĉi tie al la norda poluso.

Vidu ankaŭ redakti