Langley Research Center

La Langley Research Center, (LaRC) (prononcu:[LANGli RIserĉ SENtr]) estas la plej malnova en la vico de la NASA-centroj. LaRC situas en Hampton (Virginio). LaRC fokusigas la atenton precipe al aeronaŭtika esplorado, kvankam la surlunigilo Lunar Lander estas testita en tiu ĉi sidejo kaj nombro da komplikegaj kosmaj misioj estas planitaj kaj ellaboritaj tie.

Langley Research Center
NASA facility • esplora institucio • esplorcentro • konstruaĵa komplekso
Komenco 1917 vd
Geografia situo 37° 5′ 33″ N, 76° 22′ 57″ U (mapo)37.0925-76.3825Koordinatoj: 37° 5′ 33″ N, 76° 22′ 57″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Hampton
Langley Research Center (Virginio)
Langley Research Center (Virginio)
DEC
Langley Research Center
Langley Research Center
Lokigo de Virginio en Usono
Map
Langley Research Center
Retejo Oficiala retejo
vdr

Jam establita en 1917 de la National Advisory Committee for Aeronautics (NACA), la centro nuntempe dediĉas du trionojn de la programoj al aeronaŭtiko kaj la ceteron al kosma veturado.

La esploristoj de LaRC uzas pli ol 40 ventotuneloj por pristudi pliigatan sekurecon, kapablon kaj efikecon. Inter 1958, kiam NASA startis la Mercury-projekton kaj 1963, LaRC servis kiel ĉefa oficejo de la Hom-en-kosmo programo. Poste la oficejo estis translokigita al la centro en Houston, la Lyndon B. Johnson Space Center.

Eksteraj ligiloj redakti