La langvedoka estas dialekta variaĵo de la okcitana lingvo. Ĝi estas parolata en Francio, en la departementoj de Aveyron, Lot, Tarn, Aude, Hérault, kaj parte en Lot-et-Garonne, Tarn-et-Garonne, Lozère, Haute-Garonne, Ariège, Gard, Dordogne, Cantal, Orientaj Pireneoj kaj Gironde.

Mapo de Okcitanio, ruĝe aperas la teritorio kie la langvedoka variaĵo estas parolata, tamen, minoritate

El historia-fonetika vidpunkto oni povas rimarkigi la sekvajn karakterizaĵojn de la langvedoka disde la aliaj okcitanaj variaĵoj.

  • Manko de palataliĝo de la latinaj ka, ga: GALLU > gal, CAPRA > cabra.
  • Konservado de la fina -s por pluralo, komunaĵo kun la gaskona kaj la kataluna kaj distingas ĝin disde la provenca: FLORES > flors, PORTAS > pòrtas
  • Patalatización parta, en la sudo, de la latina grupo kt: FACTU > fait, LACTE > lait.
  • Konservado de -l fina (-l-ll), male al la provenca kaj gaskona: SAL > sal, BELLU > bèl
  • Falo de la -n el n intervokala latina. Ĉi tiu karakterizaĵo komunas kun la kataluna kaj malsamigas ĝin de la gaskona kaj la provenca: VĪNU > vi (katalune vi, provence [viŋ]), BĔNE > .
  • Konservado de la finaj okluzivaj konsonantoj, komunaĵo kun la kataluna: LŬPU > lop.
  • Neŭtraligado de la nazaloj -M, -NN, -NG en lasta pozicio.

Nombro de parolantoj redakti

Laŭ informo publikigita de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, la nombro de parolantoj estas ĉirkaŭ du milionoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • BEC, Pierre. La langue occitane. Kolekto Que sais-je?, Parizo, PUF, 1963