Lanjarón [lanĥaRON] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco de Granada, sude de Hispanio. La nomo de tiu municipo nomigas famegan akvon kiu vendeblas en la tuta Hispanio.

Lanjarón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18420
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 664  (2023) [+]
Loĝdenso 61 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 55′ N, 3° 29′ U (mapo)36.918873-3.4833089Koordinatoj: 36° 55′ N, 3° 29′ U (mapo) [+]
Alto 659 m [+]
Areo 60,38 km² (6 038 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lanjarón (Provinco Granado)
Lanjarón (Provinco Granado)
DEC
Lanjarón
Lanjarón
Situo de Lanjarón
Lanjarón (Hispanio)
Lanjarón (Hispanio)
DEC
Lanjarón
Lanjarón
Situo de Lanjarón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lanjarón [+]
vdr
Situo de Lanjarón en la provinco de Granada.
Banloko de Lanjarón.

Ĝi estas en la okcidenta parto de la Alpujarra Granada, je 45 km de la provinca ĉefurbo, en la sudoriento de la Iberia Duoninsulo. Limas kun la municipoj Dílar, Capileira, Bubión, Cáñar, Órgiva, El Pinar, Lecrín, Nigüelas kaj Dúrcal. Granda parto de la municipa teritorio, kun 3503 loĝantoj (INE 2017), estas en la Nacia Parko Sierra Nevada.

Fine de 1568 okazis la ribelo de la moriskoj, kies rajtoj ne estis respektataj de la venkintaj kristanoj. La moriskoj mortigis la malnovajn kristanojn kiuj estis rifuĝiĝintaj en la preĝejo. La ribelo estis akre subpremita.

La loka ekonomio estis tradicie ligata al la agrikulturo, sed lastatempe al serva sektoro, precize al turismo, kaj la sektoro industria estas reprezentata de unusola industrio, Aguas de Lanjarón.