Lano

natura fibro farita el la haroj de ŝafoj
Eble vi serĉas mezurunuon lano.

Lano estas la molaj haroj de la felo de kelkaj mamuloj (kontraŭe al la kovra haro), precipe tiuj de ŝafoj (tondita lano).

Mallong- kaj longhara lano en familia esplorcentro en Boonesville, Arkansaso
Tondlano de aŭstralia merinoŝafo

Kiel silko kaj kazeino ĝi estas proteinofibro, sed lano kaj aliaj bestaj haroj distingas sin per alta sulfurenhavo (3-4 %), kiu originas en la alta enhavo de la duobla aminacido cisteino. Lano estas rekreskanta krudmaterialo.

Ĝi estas natura fibro kiu devenas el la hartondado de ŝafoj, sed ankaŭ de aliaj herbomanĝantoj, kiel kapro, kamelo, kuniklo, gruntbovo, lamo, alpako, vikuno, ktp. Temas pri fibro el proteino (keratino), fajna, milda, malpeza, izola, kontraŭhumidiga, elasta kaj frizita. La fibroj povas plilongiĝi ĝis 50 %: tio okazas ĉar la fibroj komponiĝas el pintaj skvamoj ligitaj baze kaj sub premo.[1]

Terminoj redakti

Tondolanotondita lano estas lano de vivanta besto kontraste kun recikligita, reuzita materialo farita el malnovaj teksaĵoj aŭ trikaĵoj (ŝirlano) aŭ el feloj de mortigitaj bestoj.

Kvalito redakti

Lano havas naturan temperaturregulan kvaliton. Lana fibro povas enteni akvovaporon, sed la surfaco forpelas akvon. Ĝi povas sorbi akvon ĝis 33 % de sia seka pezo, sen sentigi malsekecon, ĝi forkondukas malsekecon pli rapide ol la ofte uzata kotono. Ĉar lanaĵoj (konsiderante la tutan volumenon) konsistas el ĝis 85 % da aero, ili bonege izolas. Lano malfacile malpuriĝas kaj apenaŭ ĉifiĝas, ĉar la fibro estas tre elasta. Lano konservas la kolorojn kaj malfacile ekbrulas. Ĝi fakte ne brulas, sed nur karbiĝas. Kontraŭe al homfaritaj fibroj ĝi alprenas malmulte da ŝvitodoro. Lano havas emon formi lannodetojn, kiun specifaj proceduroj povas malpliigi. Sen prilaborado kruda lano povas malagrable grati la haŭton, tio tamen ne okazas pri altkvalita merinolano.

 
Lanŝafoj en Melburno

Rikoltado redakti

Por rikolti la lanon, la bestoj estas ĝenerale tondataj (tondolano, kutime po unufoje jare printempe) aŭ elkombitaj: kaŝmirkaproj (kaŝmirlano), angorakuniklo (angoralano). Ĉe kelkaj ŝafrasoj la lano estas deŝirita (tio estas por la besto ne doloriga, ĉar oni forprenas nur la jam preskaŭ malfiksitajn harojn). La lano de angorakaproj nomiĝas mohero. La tondadon oni iam faris per specialaj larĝaj tondiloj, sed nuntempe per elektraj tondomaŝinoj. El unu ŝafo oni akiras el 4 al 5 k.[1] En Ĉinio estas plej alta nombro da ŝafoj nome mil milionoj; tamen plej alta produktado de lano estas en landoj de Suda Hemisfero nome Aŭstralio, Novzelando, Argentino, Urugvajo kaj Sudafriko.[2]

Lantipoj redakti

Ju pli maldikaj estas la fibroj, des pli valoras la lano. Merinolano estas tre mola, maldika, krispita. Ĝi devenas de la merinoŝafo. Tiu tipo estas la 40 % de la tutmondaj ŝafoj, 43 % el miksitaj kaj 17 el specialaj: alpako ktp.[1] La diko de la fibroj estas inter 16 kaj 23,5 mikrometroj. La mondorekordo estis en 2005 je 11.8 mikrometroj (homa haro dikas 30 mikrometrojn) pri merinolano el Novzelando; ĝin atingis la itala teksaĵentrepreno Loro Piana.

Prilaborado redakti

La lano estu antaŭpreparata, t.e. oni lavas, kombas, farbas aŭ blankigas ĝin kaj ŝpinas ĝin en longajn fadenojn. Oni teksas tiujn fadenojn en teksaĵojn, sed ili uzeblas ankaŭ por trikado (trikoto) kaj trikaĵo aŭ ĉe produktado de tapiŝoj permane aŭ per maŝinoj. La purigita kaj kombita lano povas esti ankaŭ prilaborata por estigi felton.

Oni prilaboras lanon por ke ĝi havu kvalitojn, kiujn la naturprodukto ne havas. Tiaj prilaboradoj donas al ĝi reziston kontraŭ tineoj, maŝinlavado, feltiĝo, ktp.

Uzo redakti

Oni ĉefe ŝpinas lanon al fadenoj. Sed oni uzas ĝin ankaŭ por matracoj aŭ kiel naturan malvarmizolilon. Ŝaflano taŭgas por tio, ĉar ĝi ne estas brulema kaj kaze de fajrego nur karboniĝas kaj ŝrumpiĝas (oni tuj ekkonas la tipan brulodoron). Tial oni uzas ĝin hodiaŭ por teknikaj teksaĵoj (fajroprotekto, laborvestaĵoj). Ankaŭ tapiŝoj kaj seĝteksaĵoj en publikaj veturiloj kiel aviadiloj, trajnoj aŭ busoj estas el lano.

Specifaj fadenoj redakti

Jam la prauloj de la inkaoj faris maldikajn fadenojn el la lano de la sudamerikaj alpakoj kaj la sovaĝaj vikunoj. Ankoraŭ hodiaŭ alpaka lano konsistigas altkvalitajn fadenojn. Ĝi estas kvinoble pli varmtena ol ŝaflano. Per mikroskope malgrandaj aerpoŝetoj ĝi varmtenas pli ol preskaŭ ĉiu alia besta fibro. Alpaka lano ne enhavas lanolinon kaj tial taŭgas por lanalergiuloj.

Alia tre malpeza kaj ekstreme bone izolanta lano estas merino-didelfo-lano, kiu estas produktata kaj uzata ĉefe en Novzelando. Estas interese, ke la produktado de tiu lano helpas malaltigi la nombron da nedezirataj multnombraj didelfoj, kiuj endanĝerigas la hejmajn vegetaĵojn kaj bestojn.

La triklano, kiun oni vendas por la kreemaj trikantoj, estas hodiaŭ jam miksaĵo de natura lano kaj plastaj fibroj.

Flankproduktoj redakti

La lano, precipe la ŝaflano enhavas la valoran lanograson lanolino. Kutime tiu substanco estas eligata el la lano dum la antaŭpreparoj, kaj poste realdonata al la purigita lano. Oni ankaŭ uzas ĝin por aliaj celoj en la kosmetik- kaj teksaĵindustrio.

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri lano en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:[3]

  •  
     Estas ŝafoj, estos lano. 
  •  
     Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon. 

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 "La fábrica de lana", p.15-17. Natura, Madrido, nº 298.
  2. Samloke
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-12.

Eksteraj ligiloj redakti