Laoag, - tagaloge Lungsod ng Laoag - estas kvinaklasa, komponenta, universitata urbego, havenurbo kaj diocezo en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Iloko, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Norda Iloko. Laoag estas la plej norda urbego de Filipinoj. La urbego konsistas el 80 distriktoj.

Laoag
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 2900
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 111 651  (2020) [+]
Loĝdenso 962 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 12′ N, 120° 36′ O (mapo)18.197777777778120.59361111111Koordinatoj: 18° 12′ N, 120° 36′ O (mapo) [+]
Alto 57 m [+]
Areo 116,08 km² (11 608 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Laoag (Filipinoj)
Laoag (Filipinoj)
DEC
Laoag
Laoag
Situo de Laoag

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Laoag [+]
vdr
Urbodomo de Laoag

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Laoag situas en nordokcidenta parto de la insulo sur la marborda ebenaĵo inter Sudĉina Maro kaj montoj proksime de enfluejo de rivero [1]. Tuguegarao troviĝas 136, San Fernando (La-Unio) 182, Dagupan 244, Tarlakurbo 305, Kezonurbo 396, ĉefurbo Manilo 407, Legazpio (Albajo) 657, Puerto Princesa 965, Cebuurbo 949, Dabao 1355, General Santos 1435 kilometrojn (aere) [2].

 
Provinca sidejo en Laoag
 
Juĝejo en Laoag

Historio redakti

Laoag antaŭ alveno de la hispanoj estis parto de reĝlando, kiu komercis kun japanoj kaj ĉinoj. En 1571, kiam la hispanoj akiris Manilon, ili komencis esplori, poste okupi aliajn partojn de la insulo en la sekvaj jaroj. En Laoag aŭgustenaj monaĥoj kristanigis la loĝantojn ekde 1580. Pro la malkvietaj agoj multaj protestis, eĉ en 1589 ribelo okazis, poste en 1616, 1762-1763, 1788. En 1807 jam bierfaristoj protestis pro monopolo de la vinindustrio. En 1818 anstataŭ unu oni establis 2 apartajn provincojn, ekde tiam Laoag estas provinca ĉefurbo. En 1898 ankaŭ tie okazis la filipina revolucio, kiun sekvis dominado de Usono. Mallonga japana okupo okazis inter 1942-1945. Laoag estis konvertita en grandurbon forlasanta la municipan statuson en 1965, kiun referendumo firmis. La urbego atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 2000-aj jaroj.

Ekonomio redakti

Laoag estas la politika, komerca kaj industria nabo de la provinco. Ampleksa banka sistemo funkcias en la urbego. Alvenas kapitalo el Tajvano, Japanio, Sud-Koreio kaj Honkongo. Laoag estas ankaŭ centro de ekozono, tial ne ekzistas grandaj entreprenoj. En la urbo oni okupiĝas pri ekoturismo, prilaborado de nutraĵoj, juvelaĵoj kaj metalmetioj. Ventoturbinoj produktas elektrojn.

 
Katedralo en Laoag
 
Katedralo en Laoag

Religio kaj eduko redakti

La katolikoj ne havas majoritaton en la urbo, ĉar multaj sekvaj la protestantajn kaj lokajn religiojn. En Laoag 2 katedraloj funkcias, same universitato, arta altlernejo, kolegioj kaj institutoj.

Trafiko redakti

Laoag estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭdirekte, krome kuras vojo al interno de la insulo. La urbo havas internacian flughavenon kun granda trafiko. Enurbe motorizitaj tricikloj kaj busetoj trafikas.

Klimato redakti

Laoag situas en la savanoklimato kun efiko de musonoj kaj tifonoj. Jare pluvas po 1936 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj septembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vizitindaĵoj redakti

 
Muzeo en Laoag
  • domoj el la hispana erao
  • mara sabla strando

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti