Laosa Nacia Asembleo

La Laosa Nacia Asembleo (laŭe ສະພາແຫ່ງຊາດ, Sapha Heng Xat) estas la unuĉambra parlamento de Laoso. Ĝi estis establita laŭ la nuna formo fare de la Konstitucio de Laoso en 1991, anstataŭante la Superan Popolan Asembleon. Post la baloto de decembro 1997, la sidlokoj pliiĝis al 99, kaj nova strukturo estis anoncita kaj Samane Vignaket estis elektata kiel ĝia prezidento. La Nacia Asembleo kunvenas en Vjentiano.

Laosa Nacia Asembleo
unuĉambra parlamento
Komenco 1991
Lando(j) Laoso vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Laoso estas unupartia ŝtato, kie la Laosa Popola Revolucia Partio estas la ununura partio kiu laŭleĝas kaj regas. La plejmulto el la agoj de la Asembleo konsistas el ratifado de la partiaj decidoj. Ĝia prezidanto estas Thongsing Thammavong.

Eksteraj ligiloj redakti