Lario (kartvele ლარი [Lari]) estas la leĝa valuto de la Respubliko Kartvelio. Ĝi dividiĝas en 100 tetrioj (თეთრი [tetri]). Ĝia kodo laŭ la normo ISO 4217 estas GEL. La nomo venas de la antikva kartvela vorto "lari" kiu temis pri posedaĵo, propraĵo, trezoro, kaj la vorto "tetri" deriviĝas de antikva kartvela monero el la 13-a jarcento.

Kartvela lario
valuto
Ŝtato: Kartvelio
Subdivido: 100 tetrioj
Kodo laŭ ISO 4217: GEL
Mallongigo:
Ŝanĝokurzo 1 USD = 1,77340 GEL

1 EUR = 2,47451 GEL (la 22-an de oktobro 2010)

vdr

Post la sendependiĝo de Kartvelio disde Sovetio en 1991, la nova respubliko eldonis novan provizoran valuton por anstataŭi la sovetiajn rublojn. Pro la altega inflacio kiun suferis la lando, oni eldonis biletojn de 1 ĝis 1 000 000 larioj.

La 2-an de oktobro 1995, la registaro de Eduard Ŝevardnadze decidis krei novan valuton por anstataŭi la biletojn. Ekde tiam la larioj restis relative stabilaj.

Eksteraj ligiloj redakti

 
bildigo de ĉiuj kartvelaj monbiletoj
 
fronto de la bileto de 50 larioj kun la bildo de la reĝino Tamara de Kartvelio.
 
dorsflanko de la sama monbileto