La familio Larisch, ekde 1791 ankaŭ Larisch von MönnichLarisch-Mönnich, (ĉeĥe Laryšové ze Lhoty, germane Larisch-Mönnich, pole Larischowie) estas malnova nobela familio de la 16-a jarcento ekloĝinta en Silezio. En Teŝina princlando ekde duono de la 16-a jarcento aprtenis al ili senjorujo Karviná, kiun ili pli poste disvastigis per heredaĵoj kaj pluaj aĉetoj. Pro meritoj en administrado en Sileziaj princlandoj ili akiris titolon de ĉeĥaj baronoj (1654) kaj grafoj (1748), fine de la 18-a jarcento ili akceptis aliancan nomon Larisch-Mönnich. Longe ili apartenis al malmulte signifa regiona nobelaro de la norda Moravio kaj Silezio, nur fine de la 18-a jarcento dank' al minado de nigra karbo ili signife riĉiĝis kaj poste kreskis ankaŭ ilia prestiĝo. Jan Larisch-Mönnich (1821–1884) estis aŭstria ministro de financoj kaj plej supera marŝaleto de imperiestra kortego, lia filo Jindřich Larisch-Mönnich (1850–1918) estis longjara landa hetmano en Silezio. En la 19-a jarcento dank' al mineja entreprenado kaj pluaj aktivecoj en industrio apartenis la familio Larisch al la plej riĉa nobelaro en la Habsburga monarkio, ilia posteno reflektis ankaŭ en multnombraj alikonstruoj de familiaj sidejoj (Solca, Fryštát), ili proprumis palacojn en Opava, Teŝino kaj Vieno. En la jaro 1945 ilia posedaĵo en Ĉeĥoslovakio estis ŝtatigita, ties valoro estis tiam taksata al tri kaj duono de miliardoj da kronoj. La familio hodiaŭ vivas en Aŭstrio kaj Suda Ameriko.

Larisch
Dinastio
Blazono
Blazono
nobela familio • lineage
Lando Aŭstrio-HungarioSilezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Palaco de Larischidoj en Vieno
Grafo Jan Larisch-Mönnich (1821-1884), aŭstria ministro de financoj kaj plej supera marŝaleto de imperiestra kortego

Personecoj redakti

 
Marie Louisa, grafino Larisch-Wallersee (1858-1940)
  • Jan Bedřich (†1685), landa hetmano en Teŝinio 1667-1685
  • Jindřich Ferdinand (1653-1730), landa hetmano en Teŝinio 1696-1699
  • Jan Larisch-Mönnich (1821-1884), aŭstria ministro de financoj 1865-1867, plej supera kortega marŝaleto 1871-1884

Literaturo redakti

 
Blazono de familio Larisch-Mönnich
  • Šopák, Pavel: Klasicistní architektura Opavy let 1780-1850; Opava, 2003 ISBN 80-903055-5-5
  • Wallersee, Marie svobodná paní: Láska a krev. Skandál kolem Mayerlingu; Praha, 1993 ISBN 80-85785-11-0