Larkana (urdue لاڑکانہ) estas universitata urbego en provinco Sindo (Pakistano). Ĝi estas sidejo de la samnoma kantono. La loknomo derivas sian nomon de la apuda larak-tribo.

Larkana
urbo • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 490 508  (2017) [+]
Loĝdenso 5 982 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 27° 34′ N, 68° 14′ O (mapo)27.5668.226388888889Koordinatoj: 27° 34′ N, 68° 14′ O (mapo) [+]
Alto 147 m [+]
Areo 82 km² (8 200 ha) [+]
Horzono Pakistana Norma Horzono [+]
Larkana (Sindo)
Larkana (Sindo)
DEC
Larkana
Larkana
Situo de Larkana
Larkana (Pakistano)
Larkana (Pakistano)
DEC
Larkana
Larkana
Situo de Larkana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Larkana [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Larkana situas sur riverborda ebenaĵo en la sudorienta parto de Pakistano laŭ kanalo. La Induso fluas sude de la urbo. Sukur troviĝas 65, Kveta 318, Karaĉio 323, Multano 431, Fajsalabado 639, Lahore 742, Peŝavaro 784, Rawalpindi 815, Sialkot 823, Islamabado 827 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

La historia loknomo de Larkana estis Ĉandka. Dum la prahistoriaj tempoj tiu loko estis hejmo de la Induso-vala civilizacio, kiu estis pli granda en grandeco, ol Babilonio kaj Asirio. Proksime de Larkana estas loko de la plej granda antikva urbo, kiu estiĝis ĉirkaŭ 2600 antaŭ Kristo. Ĝi estis el la unuaj urboj en la historio de Sud-Azio, samtempulo de la Antikva Egiptio kaj Antikva Mezopotamio. Aleksandro la Granda en 326 antaŭ Kristo invadis la regionon, poste en 711 post Kristo la araboj faris la samon. Inter 1843 kaj 1947 la urbo estis parto de la Brita Imperio, la britoj ligis fervoje la urbeton. Laŭ la censo de 1901 la populacio estis 14,543. La statusoj iĝis municipo en 1855, ĉefurbo de distrikto en 1901. Oni fondis signifan bibliotekon havanta la nomon Giles en 1884. Post la sendependeco de Pakistano en 1947, la hinduoj migris al Hindio, dum la islamaj rifuĝintoj de Hindio ekloĝis ankaŭ en Larkana. En 1966 la reĝa bazaro bruldetruiĝis. Alvenis donacoj helpe de Zulfikar Ali Bhutto kaj pli nova bazaro konstruiĝis, kiu prenis la nomon pri John F. Kennedy.

Bildoj pri Larkana

Ekonomio redakti

Larkana estas ĉirkaŭita de fruktodonaj fekundaj teroj, kie preskaŭ ĉiuj specoj de fruktoj kaj legomoj estas kultivataj, inkluzive terpomojn, melonojn, olivojn, oranĝojn, pizojn, karotojn, kukumojn, tritikojn, daktilojn, sukerkanojn. La teroj estas akvumitaj per kanaloj. Oni bredas kamelojn. En la urbego riz-ŝeligadaj, farunaj kaj tinkturfarbaj muelejoj funkcias.

Eduko redakti

Pluraj malnovaj kaj novaj lernejoj, altlernejoj, universitatoj (privataj aŭ publikaj institucioj) funkcias en Larkana.

Klimato redakti

Larkana situas en musona klimata regiono. Somere estas ekstreme varma kun 53 °C kaj vintro estas iomete malvarmeta kun −2 °C. Pro la varmega somera kelkaj homoj jam mortis. La musono daŭras de julio ĝis septembro. Polvoŝtormoj ankaŭ estas tre oftaj en somero, sed la musonpluvoj foje kaŭzas katastrofojn. Tamen la averaĝa jara pluvo estas nur 52 mm. En la dua duono de la jaro ĝenerale ne pluvas.

Trafiko redakti

Larkana estas fervoja nodo, la stacidomo funkcias en la urbomezo, sed la enlanda flughaveno jam 28 kilometrojn fore. Aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn al la plej gravaj provincaj urboj.

Bildoj pri Larkana
 
Tombo
 
Maŭzoleo de familio Bhutto
 
Turo

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Larkana estas naskiĝurbo de politikistoj Benazir Bhutto kaj Zulfikar Ali Bhutto.

Fontoj redakti