Larry Collins

usona ĵurnalisto

Larry COLLINS, denaske John Lawrence Collins Jr., (14a de Septembro, 1929, Hartford, Konektikuto – 20a de Junio, 2005, Fréjus, Francio), estis usona verkisto.

Larry Collins
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1929 (1929-09-14)
en West Hartford, Konektikuto
Morto 20-an de junio 2005 (2005-06-20) (75-jaraĝa)
en Fréjus
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba sangado vd
Tombo Ramatuelle vd
Lingvoj anglafranca vd
Loĝloko Ramatuelle vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Loomis Chaffee School • Universitato Yale vd
Profesio
Okupo milita ĵurnalisto • historiistoĵurnalistoverkisto • sciencfikcia verkisto vd
Verkado
Verkoj O Jerusalem! ❦
Ĉu Parizo brulas? vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1965, Collins kaj Dominique Lapierre kunpublikigis sian unuan kunan verkon, nome Is Paris Burning?Paris brûle-t-il?, nome rakonto pri la nazia okupado de la franca ĉefurbo dum la Dua Mondmilito kaj la planoj de Hitler por detrui Parizon antaŭ ties falo en la manoj de Aliancanoj. La libro estis tuja sukceso kaj estis adaptita al filmo en 1966 fare de la reĝisoro René Clément, kun aktoroj Kirk Douglas, Glenn Ford kaj Alain Delon.

En 1967, ili kun-aŭtoris Or I'll Dress you in Mourning pri la hispana torero Manuel Benítez El Cordobés.

En 1972, post kvin jaroj de esplorado kaj intervjuoj, ili publikigis O Jerusalem! pri la nasko de la ŝtato Israelo en 1948, kiu poste iĝis filmo de Elie Chouraqui.

En 1975, ili publikigis Freedom at Midnight, nome historio de la Sendependeco kaj Dispartigo de Hindio en 1947, kaj la posta murdo de Mahatma Gandhi en 1948.