Las Casas del Conde

Las Casas del Conde estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo kaj al la municiparo Sierra de Francia. Las Casas del Conde estas tradukebla al La domoj de la grafo, kio indikas ties feŭdisman devenon rilate al la grafo Rajmondo de Burgonjo.

Las Casas del Conde
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37659
Demografio
Loĝantaro 61  (2023) [+]
Loĝdenso 48 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 30′ N, 6° 3′ U (mapo)40.5075-6.0416666666667Koordinatoj: 40° 30′ N, 6° 3′ U (mapo) [+]
Alto 695 m [+]
Areo 1,26 km² ( 126 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Las Casas del Conde (Provinco Salamanko)
Las Casas del Conde (Provinco Salamanko)
DEC
Las Casas del Conde
Las Casas del Conde
Situo de Las Casas del Conde
Las Casas del Conde (Hispanio)
Las Casas del Conde (Hispanio)
DEC
Las Casas del Conde
Las Casas del Conde
Situo de Las Casas del Conde

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Las Casas del Conde [+]
vdr
Urbodomo.
Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 1,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 56 loĝantojn. Ĝi perdis 500 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Las Casas del Conde konsistas el du kvartaloj: nome la Malnova kaj la Nova, inter kiuj trapasas rojo kaj ili estas komunikeblaj per ponto. Laŭ ekleziaj arkivoj, ĝia unua nomo estis Las Casas del Sapo (La domoj de la bufo), poste Villanueva de las Casas (Nova vilaĝo de la domoj)) kaj definitive, Las Casas del Conde.

Limas kun la loĝlokoj San Martín del Castañar, San Miguel del Robledo, Villanueva del Conde, La Alberca, Santibáñez de la Sierra, Mogarraz, Cepedakaj Miranda del Castañar. Ĝi estas je 76 km de Salamanko, laŭ komarka ŝoseo C-512.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio. En la 17-a kaj 18-a jarcentoj okazis batalaj kvereloj pro la rajto al terenoj inter najbaraj loĝlokanoj. La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Estas markitaj vojoj por piedirado tra la naturo. Rura turismo estas nova enspezofonto danke al la interesa naturo kaj popola arkitekturo.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ redakti