Las Gabias estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, en la sudo de Hispanio. Ĝi estas en la sud-centra parto de la Vega de Granada, je 8 km de la granada ĉefurbo. Limas kun la municipoj Vegas del Genil, Cúllar Vega, Churriana de la Vega, Alhendín, La Malahá, Chimeneas kaj Santa Fe.

Las Gabias
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18110
Demografio
Loĝantaro 22 829  (2023) [+]
Loĝdenso 585 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 8′ N, 3° 40′ U (mapo)37.136388888889-3.6691666666667Koordinatoj: 37° 8′ N, 3° 40′ U (mapo) [+]
Alto 677 m [+]
Areo 39 km² (3 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Las Gabias (Provinco Granado)
Las Gabias (Provinco Granado)
DEC
Las Gabias
Las Gabias
Situo de Las Gabias
Las Gabias (Hispanio)
Las Gabias (Hispanio)
DEC
Las Gabias
Las Gabias
Situo de Las Gabias

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Las Gabias [+]
vdr
Situo de Las Gabias en la provinco de Granada.

Las Gabias enhavas la kernojn Gabia la Grande —municipa ĉefurbo— kaj Gabia Chica kiuj unuiĝis en 1973, krom Híjar, Los Llanos, Pedro Verde kaj Urbanización San Javier. La nomo ŝajne derivas el araba Hisn Caviar, kiu signifas “milita turo”, alude al tiu kiu ankoraŭ ekzistas en Gabia Grande.

Menciindas, ke Las Gabias estas en la 20a rango de la municipoj kun pli ol 10 000 loĝantoj kun averaĝa aĝo plej malalta de Hispanio: nome 34,3 jaroj.[1] Fine de la 20a jarcento oni ne trapasis ankoraŭ la limon de 10 000 loĝantoj, sed tio okazis tuj en la 21a jacento kaj tuj oni duobligis la loĝantaron kaj oni trapasis en 2016 ankaŭ la barieron de 20 000 loĝantoj, kio faris ĝin la kvara municipo plej loĝata de la Metropola Areo de Granado, superita nur de Granado mem, Armilla kaj Maracena.[2]

Preĝejo de Gabia Chica, kun Sierra Nevada fone.

Oni elfosis kuriozan baptejon de la romia epoko. En la 19a jarcento estis prospera kaj grava loko en la provinco, kun industrio de teksiloj kaj kultivo de lino, kanabo kaj beto, ĝis la hegemonio de la kultivo de tabako komence de la 20a jarcento.

Las Gabias estas konsiderata dormurbo kun aliaj proksimaj lokoj. Pro la fama Nemoveblaĵa veziko en Hispanio ĉefe komence de la 21a jarcento, en 2011 la municipo havis 2632 loĝejojn neloĝatajn.[3]

Famuloj redakti

Notoj redakti

  1. ine.es (14a de decembro 2012). «Censos de Población y Viviendas 2011». Alirita la 26an de januaro 2020.
  2. «INE. Población por municipios (Granada)». www.ine.es. Alirita la 26an de januaro 2020.
  3. «INE Estadísticas».. Arkivita el la originalo je 2018-02-25. Alirita 2020-01-26.