Las venas abiertas de América Latina

Las venas abiertas de América Latina estas libro de la urugvaja verkisto Eduardo Galeano, eldonita en 1971. Ĝi aperis en la hispana lingvo, la titolo signifas: "Malfermitaj vejnoj de Latin-Ameriko".

Las venas abiertas de América Latina
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Eduardo Galeano
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1971
Eldonejo Siglo XXI
Ĝenro eseo • reportage • nefikcio
vdr

Galeano analizas historion de Latin-Ameriko, ekde malkovro de Ameriko ĝis hodiaŭ, dumtempe li parolas kontraŭ la politika dominado kaj ekspluatado fare de Eŭropo, pli poste fare de Usono.

Historio redakti

La libro estis verkita en 1971, en Urugvajo. Tiutempe Galeano laboris kiel ĵurnalisto kaj libroredaktoro en la eldoneja departemento de la Universitato de Montevideo. Laŭ aserto de Galeano, necesis 4 jaroj por fari la necesajn esplorojn kaj kolekti informojn, dum li verkis la libron dum 90 noktoj. Du jarojn poste, en 1973, okazis militista puĉo en Urugvajo, la verkisto devis fuĝi. La libro estis malpermesita en dumdiktatura Ĉilio, Argentino kaj Urugvajo.

Furoro en 2009 redakti

Prezidento de Venezuelo Hugo Chávez donacis ekzempleron el la libro al usona prezidento Barack Obama, la 18-an de aprilo de 2009. Post tio, la libro iĝis tre populara en la listo de usona Amazon.com kaj en unu tago rangis de loko 54295. al la 2-a loko.