Laspia kreko (ruse Бухта Ласпи) estas unu el negrandaj krekoj de la Nigra maro ĉe la Suda bordo de Krimeo. Ĝi troviĝas okcidente de la loĝloko Foroso inter la kaboj Sariĉo kaj Ajo sur la teritorio de la Sebastopola municipo proksimume 30 km. for de Sebastopolo kaj 40 km. for de Jalto. La nomo de la kreko havas helenan devenon; laŭ unu el la versioj ĝi venas de la vorto "koto, malpuraĵo" (antaŭe la valo ĉirkaŭ la kreko havis multajn akvofontojn, kiuj "malpurigis" la krekon).

Laspia kreko (Krimeo)
Laspia kreko (Krimeo)
DMS
Subsubiro en la Laspia kreko
Vidaĵo de la kreko

La kreko estas ŝirmita kontraŭ okcidentaj, nordaj kaj orientaj ventoj fare de kelkaj montoj, kiuj ĉirkaŭas ĝin: Kuŝ-Kaja (663 m.), Kalaniĥ-Kaja (625 m.) kaj Ilja-monto (739 m.) - ĉiuj apartenantaj al la Krimea montaro. La geografia situo de la kreko kreas unikan mikroklimaton, kiu ebligas la ekziston de kelkaj maloftaj kreskaĵoj de la subtropika flaŭro kaj kelkaj protektataj planto-specioj.

En la antikva kaj mezepoka tempo la kreko estis sufiĉe dense loĝata (oni trovis kelkajn spurojn de antikvaj homaj setlejoj kaj multajn restaĵojn de mezepokaj muroj, temploj kaj aliaj konstruaĵoj). La valo, ĉirkaŭanta la krekon, antaŭe riĉis je akvofontoj, tamen ili malpleniĝis post la tertremo en la jaro 1790, kio kaŭzis la senhomiĝon de la valo. Pro manko de oportunaj vojoj la Laspia valo dum longa tempo estis relative kaŝita kaj malmulte vizitata, ĝis oni konstruis la modernan aŭtoŝoseon Jalto-Sebastopolo en 1972.

Nuntempe apud la kreko troviĝas kelkaj ripozejoj (ankaŭ la porinfana). En la kreko funkcias delfinejo. La kreko estas populara ripoz-loko kaj bela natura vidindaĵo, fama pro sia pura kaj diafana akvo. Unu el la plej bonaj punktoj por rigardi la krekon troviĝas ĉe la t.n. "roko de Garin-Miĥajlovskij", kiu troviĝas ĉe la Laspia montpasejo - la plej alta punkto de la ŝoseo Jalto-Sebastopolo.

Eksteraj ligiloj redakti