Latcho Drom estas franca dokumenta filmo verkita kaj produktita en 1993 fare de Tony Gatlif, franca reĝisoro de alĝeria origino. La filmo temas pri la "vojaĝo de la ciganoj", sub kio oni komprenu la konjektitan migradon de la ciganoj de Barato ĝis Nord- Afriko kaj Hispanio (Eŭropo). Latcho Drom estas esprimo en Romani (la lingvo de la romaoj) kaj signifas "bonan vojaĝon"

Latcho Drom
filmo
Originala titolo Latcho Drom
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1993
Ĝenro dokumenta filmo
Reĝisoro(j) Tony Gatlif
Scenaro Tony Gatlif
IMDb
vdr

Muzika filmo redakti

Kvankam la filmo estas dokumenta filmo, en ĝi oni tamen ne uzas ajnajn dialogojn aŭ intervjuojn.

En tiu filmo la uzo de muziko estas gravega : ĝi tute koncentriĝas sur la tuj komprenebla muziko de la ciganoj kaj iliaj emocioj por rakonti ilian historion. Latcho Drom estas bazita sur la kutima mito rilate al la origino de la ciganoj kaj konfirmas la popularan akcepton de supozeble stile kohera "cigana muziko" en la kunteksto de mondmuziko [1]. La prezentistoj estas ĉiuj profesiaj aŭ amatoraj muzikistoj. Antaŭe nekonataj grupoj fariĝis popularaj pro ilia kunlaboro en la filmo kaj festivaloj de mondmuziko serĉis ilin kiel partoprenantoj[2].

Sinopso redakti

La filmo komencas en la Dezerto Tar en Norda Barato kaj finas en Hispanio, pasante tra Egiptio, Turkio, Rumanio, Hungario, Slovakio, Francio kaj Hispanio.

Filmepizodoj redakti

La filmo konsistas el ok epizodoj, ĉiuj el ili asignitaj al individuaj landoj. En ĉiu epizodo oni prezentas unu aŭ pli da kantojn aŭ muzikpecojn de la ciganaj muzikistoj. La filmo komenciĝas en la dezerto de Raĝastano, la kvazaŭa originoko de la romaoj, kaj plukondukas al Egiptio kaj Turkio.

Barato : Kalbelia popolo renkontiĝas por festo.

Egiptio : membroj de la Domo-popolo kantas kaj dancas dum infanoj observas kaj eklernas la artajn tradiciojn.

Turkio : turkaj romaoj en Istanbulo vendas flortojn kaj muzikludas en trinkejoj dum iliaj infanoj observas kaj lernas.

Rumanio : montriĝas la muzikgrupo Taraf de Haïdouks.

Hungario : romaa familio en trajno kantas pri la malakcepto fare de gadĵo (ne-romaaj homoj).

Slovakio : la trajno pasas laŭlonge de barilo kiam maljunulino kantas kanton pri Auschwitz kaj la kamerao malkaŝi ŝian enkarcerigan tatuon el la periodo ke ŝi troviĝis en naizia koncentrejo.

Francio : la franca epizodo situas sin plejparte en Les Saintes-Maries-de-la-Mer. Tie Dorado Schmitt kaj sia kuzo Tchavolo Schmitt ludas plurajn cigan-ĵazajn muzikpecojn.

Hispanio : la filmo finas en la hispana Badajoz, unue per kelkaj flamenkaj dancoj por fini kun la kanto El pájaro negro ("la nigra birdo") de la kantistino La Caita.

Eksteraj ligiloj redakti

(angla) Latcho Drom en la interreta filma datumbazo

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (angla) Mina Girgis: Latcho Drom for a Gadjo Dilo. The Problem with the Gipsy's Indian Origin in World Music. (MA-Thesis) University of California, Santa Barbara 2007
  2. (angla) Carol Silverman: Romani Routes: Cultural Politics and Balkan Music in Diaspora. Oxford University Press, Oxford 2012, p. 242