Ĉi tiu artikolo temas pri distrikto de Madrido. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Latina (apartigilo).

Latina estas la nomo de la distrikto apartenanta al la urbo Madrido, Hispanio. Oni ne devas konfuzi ĝin kun la Kvartalo La Latina en la distrikto de Centro ankaŭ en Madrido. En la nuntempo kaj je certa grado pro tiu koincido, la termino estas multe pli administra ol populara, kiu identigas tiun ĉi distrikton per la nomoj de ĝiaj kvartaloj: Campamento, Aluche, Lucero, ktp

Latina
distrikto de Madrido
Administrado
Demografio
Loĝantaro 233 808  (2017) [+]
Loĝdenso 9 195 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 24′ N, 3° 44′ U (mapo)40.402461111111-3.7412944444444Koordinatoj: 40° 24′ N, 3° 44′ U (mapo) [+]
Alto 652 m [+]
Areo 25,427203015403 km² ( 254 2.7 203 015 403 ha) [+]
Latina (Madrido)
Latina (Madrido)
DEC
Latina
Latina
Situo de Latina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Latina District [+]
vdr
Distrikta Municipa Konsilio de Latina
Preĝejo al Sankta Kristino. Paseo de Extremadura, 32. Konstruita de Jesús María Repulles y Vargas inter la jaroj 1904 kaj 1906.

Historio redakti

La nomo de la distrikto estas omaĝo al La Latina, nomo per kiu estis konata Doña Beatriz Galindo, intima amikino de Izabela la 1-a (Kastilio) kaj je ŝia honoro estis starigita monumento en la Puerta del Ángel (Pordo de la Anĝelo).

La origino de la distrikto devenas de la administra disdivido de Madrido, okazigita en 1845, per kiu establiĝas 10 distriktoj inter ili La Latina.

Edukado redakti

En la distrikto de Latina, estas 38 infanvartejoj (7 publikaj kaj 31 privataj), 20 publikaj bazlernejoj, 8 mezlernejoj kaj 22 privataj mezlernejoj.

Vidu ankaŭ redakti