Tiu ĉi artikolo temas pri lato en la senco de longa ortangula lignaĵo. La nacia valuto de la ŝtato Latvio nomiĝas latva lato.

Lato estas longa, mallarĝa kaj maldika konstruligno. Latoj aparte uziĝas en konstruado, speciale kiel subtenilo de gipso aŭ kiel materialoj por ĵaluzioj, malpezaj bariloj kaj tiel plu. Oni povas fari breton el lato.

lignaj latoj

Laŭ Francisko Azorín Lato estas Mallarĝa k. maldika lignotabulo.[1] Li indikas etimologion el la latina latus, lateris (bordo, flanko). Kaj li aldonas la terminojn lati, latumi por meti, fiksi latojn por formi plafonon aŭ subtegolaĵo.[2]

Rilataj vortoj redakti

  • Lati signifas garni per latoj.
  • Lataĵo estas aro da latoj kunnajlitaj, destinitaj ricevi gipsan ŝmiraĵon aŭ alian kovron.
  • Ferlatoŝtallato estas longa mallarĝa, plata kaj iomete maldike peco de feroŝtalo, fortika kaj ne faldebla kiel estus fer- aŭ ŝtalbendo.

La veloj de sportaj velboatoj ofte estas iom stabiligitaj per latoj, el ligno aŭ plasto, kiuj estas enkudritaj en la ŝtofon.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 126.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ redakti

  • la simile literumitan, sed teme tute sendependan artikolon pri la hungara literatura revuo Látó.