Latva lingvo

balta lingvo, parolata en Latvio

La latva lingvo estas lingvo parolata precipe inter Latvoj en Latvio, kie ĝi estas la oficiala lingvo, kaj ankaŭ de ne-Latvoj en tiu lando. La parolantaro sume inkluzivas ĉirkaŭ 1,5 milionojn da homoj.

Latva lingvo
latviešu valoda
lingvo • makrolingvomoderna lingvo
orienta balta lingvaro
Parolata en Latvio kaj aliaj landoj
Parolantoj 1,5 milionoj
Skribo latina alfabeto, alfabeto de latva lingvo
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Balta
Orienta
Latva
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Latvio
Reguligita de Latvijas Valsts valodas centrs (Latvia Ŝtata Lingva Centro)
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 lv
  ISO 639-2 lav
  ISO 639-3 lvs
  SIL LAT
  Glottolog latv1249
Angla nomo Latvian
Franca nomo letton
vdr

La latva estas fleksia lingvo kun multaj analizaj formoj, tri dialektoj, kaj germana sintaksa influo. Estas du genroj en la latva. Ĉiu substantivo fleksias laŭ sep kazoj: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, instrumentalo, lokativo, kaj vokativo.

Historio redakti

Ĝis la 16-a jarcento, la latva lingvo evoluis surbaze de la latgala lingvo kun influo de la kurona, la zemgala kaj selona lingvoj (ĉiuj estis baltaj).

La plej malnovaj ekzemploj de latvalingva skribaĵo estis el 1585-jara kateĥismo.

Klasifiko redakti

La latva estas unu el du ankoraŭ ekzistantaj baltaj lingvoj, subgrupo de la hindeŭropa lingvaro. Kaj la latva kaj speciale la litova estas konsiderataj kiel la plej arĥaikaj el la ankoraŭ parolataj hindeŭropaj lingvoj. La plej parencaj aliaj hindeŭropaj lingvoj estas la slava kaj ĝermana lingvaroj.

Alfabeto kaj prononco redakti

Kiel la plejparto de hindeŭropaj lingvoj, la latva uzas modifitan latinan alfabeton kiu enhavas 33 literojn. La alfabeto, kiel Esperanto, ne uzas la literojn q, w, x, kaj y, sed ĝi aldonis la literojn ā, č, ē, ģ, ī, ķ, ļ, ņ, š, ū, kaj ž. Ō estas uzata nur en la latgala dialekto, ĉar ĝia oficiala uzo finiĝis dum la 1940-oj. Preskaŭ ĉiu fonemo havas propran literon, tial oni preskaŭ ĉiam povas scii la prononcon de vorto kiam oni legas ĝin. Nur la distingo inter /e/ kaj /ɛ/ kutime ne estas skribe notata.

Konsonantoj redakti

Latve IPA Esperante Ekzemplo
b [b] b bērns ‘infano’
c [ʦ] c cilvēks ‘homo’
č [ʧ] ĉ čakls ‘diligenta’
d [d] d diena ‘tago’
f [f] f fabrika ‘fabriko’
g [g] g gribēt ‘voli’
ģ [ɟ] etwa dj; ekzakte kiel la hungara „gy“ ģimene ‘familio’
h [x] ĥ haoss ‘ĥaoso’
j [j] j jaka ‘jako’
k [k] k kakls ‘kolo’
ķ [c] etwa tj (wie in tja); ekzakte kiel hungara „ty“
aŭ islanda prononco de kj en Reykjavík
ķīmija ‘ĥemio’
l [l] eher dika l (kiel en germana Trakl) labs ‘bona’
ļ [ʎ] lj ļoti ‘tre’
m [m] m maz ‘malmulte’
n [n] n nākt ‘veni’
ņ [ɲ] nj ņemt ‘preni’
p [p] p pazīt ‘koni’
r [r] r redzēt ‘vidi’
s [s] s sacīt ‘diri’
š [ʃ] ŝ šeit ‘ĉi tie’
t [t] t tauta ‘popolo’
v [v] v valsts ‘ŝtato’
z [z] z zināt ‘scii’
ž [ʒ] ž žurka ‚rato‘

La literoj h kaj f aperas nur en fremdaj aŭ pruntvortoj.

Vokaloj redakti

La latva distingas en propraj vortoj kvin vokalajn fonemojn, el kiuj /e/ kaj /æ/ estas kutime skribataj same kiel e. Nur en tiel nomata etendita ortografio ili estas distingataj, sed malsame depende de la aŭtoroj. En pruntaj kaj fremdaj vortoj povas aldoniĝi plia vokalo /o/. Ĉiuj aliaj vokaloj estas anstataŭataj en la latva.[1]

Vokaloj laŭ Holst[1]
palata velara uvulara
fermita i u ɑ
malfermita e æ
Tabelo kun ekzemploj
Latve IPA Esperante Ekzemplo
a [a] a akls ‘blinda’
ā [] ah ātrs ‘rapide’
e [ɛ], [æ] ä, kelkfoje tre malferma ä (kiel en angla hat) ezers ‘See’
ē [ɛː], [æː] äh, kelkfoje tre malferma ä (kiel en angla bad) ēst ‘essen’
i [i] i ilgs ‘longa’
ī [] ie īss ‘mallonga’
o [], [ɔ], [ɔː] uo, malferma o ozols ‘kverko’, opera ‘opero’
u [u] u uguns ‘fajro’
ū [] uh ūdens ‘akvo’

La vokaloj kun makrono (do ā, ē, ī kaj ū) estas prononcataj longe, kontraŭe la normalaj vokaloj estas tre mallongaj, je la vortofino oftejeg apenaŭ aŭdeblaj.

La o estas prononcata en origine latvaj vortoj kiel diftongo [], en pruntvortoj plej ofte kiel [ɔ] aŭ [ɔː].[1] Ĉar la diftongoj ne povas esti longaj aŭ mallongaj, ne ekzistas la o kun makrono en la latva skribo.

Krome mallongaj senakcentaj vokaloj povas esti reduktataj, ekz. bija „li estis“ estas prononcata [bij] anstataŭ [bijɑ]. Kaj vokaloj povas esti eĉ senvoĉaj, ekz. cilvēki estas prononcata kiel [t͡silʋæ:ki̥] anstataŭ [t͡silʋæ:ki].[1]

Akcentado redakti

La akcento, kun kelkaj esceptoj, estas sur la unua silabo.

Gramatiko redakti

Substantivoj redakti

Laŭ Holst la latva lingvo havas ĉe ambaŭ genroj po 3 deklinaciajn klasojn, kiujn Holst distingas per markaj vokaloj[2], dum ke aliaj aŭtoroj malsame nombras ilin.

Ĉe virgenraj substantivoj Holst distingas la klason a, klason u kaj klason i, dum ke ĉe ingenraj li distingas la klason a, la klason e kaj la klason i. Ĉiuj klasoj havas du numerojn kaj la ses kazojn nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, lokativo kaj vokativo.[2] Kelkaj fontoj ankoraŭ mencias apartan instrumentalon, kiun Holst ne aparte mencias en la priskribo de la kaza sistemo. Ĝi en la singularo koincidas kun la akuzativo, dum ke en la pluralo ĝi koincidas kun la dativo.[3]

Adjektivoj redakti

La adjektivo estas fleksiata laŭ kvin kategorioj:[4]

  • numero
  • kazo
  • genro
  • komparacia ŝtupo
  • difiniteco

Verboj redakti

Laŭ Holst la verbo distingas ĉe la finitaj formoj tri personojn, du numerojn (singularo kaj pluralo), tri tempojn (prezenco, preterito, futuro) kaj du modojn (indikativo, imperativo).[5] Komuna trajto kun la aliaj baltaj lingvoj estas, ke ĉe la tria persono ne okazas distingo laŭ la numero.[5]

Krome ekzistas sufiĉe da infinitaj formoj, nome infinitivo, verba substantivo, formoj kun modo-similaj funkcioj kaj participoj.[5] Laŭ Holst la kondicionalo estas infinita formo, ĉar ĝi ne varias laŭ persono nek numero.[5]

Holst distingas tri konjugaciajn klasojn laŭ indikaj literoj:[5]

  • Klaso V ĉiam konservas la finan vokalon de la radiko, ekz. runāt „paroli“, runāju „mi parolas“, es runātu „mi parolus“.
  • En klaso V- la koncerna vokalo nur konserviĝas en kelkaj formoj, nome infinitivo, preterito, kondicionalo, dum ke en prezenco ĝi forestas, ekz. lasīt „legi“, lasu „mi legas“, lasīju „mi legis“, es lasītu „mi legus“.
  • Klaso C ĉiam havas radikon je konsonanto, kiu povas varii laŭ certaj reguloj en kelkaj subklasoj, ekz. lauzt „rompi“, laužu „mi rompas“, lauž „ci/vi rompas“, lauzu „mi rompis.
    • Nur la jenaj konsonantoj aperas ĉe tiaj verboj je la fino de la radiko: p, b, t, d, k, g, s, z.[5]
    • La variado de la fina konsonanto dependas de tio, ĉu la konsonanto estas alveolara, labiala aŭ velara. Ĉe la velaroj la dua singulara persono en la prezenco ĉiam ŝanĝiĝas, ekz. degt „bruli“, degu „mi brulas“, dedz „ci/vi brulas“.[5] Sed ĉe la labialoj kaj alveolaroj la dua singulara persono neniam ŝanĝiĝas, sed ĉe kelkaj verboj la tuta resta prezenco, ekz. glābt „savi“, glābju „mi savas“, glāb „ci/vi savas“; cept „kuiri“, cepu „mi kuiras“, cep „ci/vi kuiras“.[5]
    • Ĉe nur kvin verboj je i antaŭ sonora konsonanto plus iu alia konsonanto ne nur ŝanĝiĝas la fina konsonanto, sed ankaŭ la vokalo en prezenco, ekz. pirkt „aĉeti“, pērku „mi aĉetas“, pērc „ci/vi aĉetas“, pirku „mi aĉetis“, es pirktu „mi aĉetus“.[5]
    • Ĉe eĉ nur kvar verboj okazas vario de la vokalo inter ē kaj e, ekz. lēkt „salti“, lecu “mi saltas“, lēcu „mi saltis“.[5]
    • Ĉe verboj je fina m, l kaj r parte varias la konsonantoj, sed ofte ankaŭ la vokalo en la radiko, ekz. art „plugi“, aru „mi plugas, -is“; bērt „ŝuti“, beru „mi ŝutas“, bēru “mi ŝutis“; lemt „decidi“, lemju „mi decidas“, lēmu „mi decidis“.[5] Ĉe tio la plej ofta konsonanta variado okazas en la prezenco escepte de la dua singulara persono, krom ĉe la vortoj je r. Tie tia variado dum la evoluo de la lingvo malaperis.[5]

Lingvo kaj politiko redakti

Latvio estas lando kiun historie influis Germanio, Pollando, Svedio kaj Rusio. Ambaŭ dum carismaj tempoj (kiam Latvio estis parto de la Rusa Imperio) kaj dum soveta okupo en la dua duono de la 20-a jarcento, multaj Rusoj enmigris en la landon sen akiri la latvan lingvon. Hodiaŭ, la latva estas la denaska lingvo de nur ĉirkaŭ 60% de la nacia loĝantaro (malpli ol 50% en urbegoj). Kiel parto de ĝia sendependiĝa procezo dum la fruaj 1990j, Latvio (kaj ankaŭ Estonio) kreis lingvajn leĝojn por defendi la lingvon kontraŭ malapero.

Ekzempla teksto redakti

La Patro Nia latve :

Mūsu Tēvs debesīs,
svētīts lai top Tavs Vārds,
lai nāk Tava Valstība,
Tavs Prāts lai notiek kā debesīs, tā arī virs zemes.
Mūsu dienišķo maizi dod mums šodien
un piedod mums mūsu parādus,
kā arī mēs piedodam saviem parādniekiem,
un neieved mūs kārdināšanā,
bet atpestī mūs no ļauna.
Jo Tev pieder Valstība, spēks un gods mūžīgi.
Āmen.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 laŭ Holst, pagoj 39-45
  2. 2,0 2,1 Laŭ Holst, paĝoj 108 ĝis 121
  3. Laŭ Holst, paĝo 106
  4. Laŭ Holst, paĝoj 122 ĝis 127
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 5,11 Laŭ Holst, paĝoj 136 ĝis 183

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti