Latvia Vojo

latvia politika partio

La Latvia Vojonacilingve Latvijas Ceļš estas politika partio de Latvio.

Latvia Vojo
partio • former liberal party
Komenco 25-a de septembro 1993 vd
Fino 25-a de aŭgusto 2007 vd
Lando(j) Latvio vd
Sidejo Rigo
Ideologio

liberalismo

Ĉefestro(j) Ivars Godmanis vd
Membro de Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Latvijas Ceļš estas membro de la Liberala Internacio kaj de la Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio. La partio priskribas sin kiel "liberala partio, kiu defendas la liberon de ĉiu individuo krei sian vivon". La nuntempa partia prezidanto estas Ivars Godmanis.

La Latvia Vojo dum la 25-a de septembro 1993 fondiĝis de grupo de antaŭaj aktivistoj de la Latva Popola Fronto kaj de elmigrintaj latvoj, kiuj post la resendependiĝo de Latvio revenis al sia origina lando. Dum la unua parlamenta baloto de la jaro 1993, en kiu konkuris la partio, ĝi atingis 32,4 procentojn da voĉoj kaj gvidis registaran koalicion. Pli poste la nombroj da voĉoj malkreskis ĝis 14,6 % de la voĉdonoj dum 1995 kaj 18, 0 % dum 1998. Tamen la Latvia Vojo restis decida forto en la politiko de Latvio kaj ĝis novembro 2002 estis parto de ĉiu registara koalicio. Kvar el la partianoj iĝis ĉefministroj: Valdis Birkavs (de 1993 ĝis 1994), Māris Gailis (de 1994 ĝis 1995), Vilis Krištopans (de 1998 ĝis 1999) kaj Andris Bērziņš (de 2000 ĝis 2002).

Dum la lastaj ĝeneralaj balotoj la 5-an de oktobro 2002 la partio Latvijas Ceļš atingis nur 4,9% de ĉiuj voĉoj, malpli ol la 5 procentoj necesaj por eniro en la parlamenton, kaj do ĝis 2006 ne estis parlamenta partio. Post tiu malvenko pluraj politikistoj malmembriĝis kaj fuĝis al aliaj partioj. Dum la balotoj por la Eŭropa Parlamento dum junio 2004 la Latvia Vojo denove gajnis iom da voĉoj kaj atingis 6,4 procentojn de la voĉdonoj, sed tio ne sekurigis la estonton kaj montris, ke iom post iom necesas regajni la fidon de la voĉdonantoj. Dum la parlamentaj voĉdonoj de 2006 ekhavis 8,9 procentojn de la voĉoj en balota bloko kune kun la partio Latvijas Pirmā Partija (Unua Partio de Latvio), atingante 10 el la 100 seĝoj de la nacia parlamento.

Rezultoj dum balotoj pri la parlamento de Latvio redakti

  • Parlamenta baloto de 1993: 32,4 procentoj, sekve 36 seĝoj (de 100) - plej granda parlamenta partio
  • Parlamenta baloto de 1995: 14,6 procentoj, sekve 17 seĝoj (de 100)
  • Parlamenta baloto de 1998: 18,0 procentoj, sekve 21 seĝoj (de 100)
  • Parlamenta baloto de 2002: 4,9 procentoj, sekve 0 seĝoj - sub la minimumaj 5%
  • Parlamenta baloto de 2006: 8,9 procentoj, sekve 10 seĝoj (de 100) - en balota bloko kune kun la partio Latvijas Pirmā Partija (Unua Partio de Latvio)

Eksteraj ligiloj redakti