Laurens Janszoon Coster

Laurens Janszoon COSTER (Haarlem ĉ. 1369 - 1439) estas same kiel la germano Johannes Gutenberg nomita kiel unu el la inventintoj de la presarto, speciale en Haarlem, kie li loĝis. Tamen estas preskaŭ certa ke Gutenberg estis kelkaj jaroj pli frue ol Coster. Eĉ estas necerta ĉu Coster vere ekzistis.

Laurens Janszoon Coster
Persona informo
Naskiĝo 1369
en Harlemo
Morto 1439
en Harlemo
Tombo Grote Kerk
Lingvoj nederlanda
Memorigilo Laurens Janszoon Coster
Okupo
Okupo presisto • komercisto
vdr
Statuo de Laurens Janszoon Coster sur la granda vendoplaco en sia naskiĝurbo Haarlem.

Laŭ la legendo Coster hazarde faris sian inventon, kiam li en parko tranĉis pecojn de arboŝelo en formo de literoj, kiuj je tiu momento falis teren kaj postlasis premsignojn en la sablo.

En sia naskiĝurbo Haarlem estas sur la granda vendoplaco statuo de Laurens Janszoon Coster.