Laurent TIRARD (18a de Februaro 1967) estas franca kin-reĝisoro kaj scenaristo.

Laurent Tirard
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1967 (1967-02-18) (57-jaraĝa)
en Roubaix
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Novjorko • International lycée François-Ier
Familio
Infano Virgile Tirard
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo • filmkritikisto
vdr

Vivo kaj kariero redakti

Laurent Tirard kreskiĝis en la admiro al usonaj filmoj, kiaj tiuj de Steven Spielberg.[1] Li studis filmofaradon en la Novjorka Universitato, laboris kiel legisto de scenaroj por la studioj de Warner Bros., poste iĝis ĵurnalisto kaj laboris por la franca kingazeto Studio dum ses jaroj.

Tiukadre, li faris serion de intervjuoj pri filmofarado kiu estis publikigita kiel libro kun la titolo Moviemakers' Master Class: Private Lessons from the World's Foremost Directors. El Woody Allen ĝis David Cronenberg, la fratoj Coen ĝis Lars von Trier, ĉiuj kin-reĝisoroj parolas pri la samaj esencaj temoj: kiel reĝisori aktorojn. Intervjuante tiujn kaj 16 aliajn elstarajn filmofaristojn, Tirard trovis evidentajn similaĵojn inter laŭŝajne dissimilaj reĝisoroj. La libro estis publikigita en Francio, Kanado, Anglio, Italio, Hispanio kaj Brazilo.

En 1997, li lasis la gazeton kaj ekverkis scenarojn por kino kaj televido, kaj reĝisoris du kurtojn, en 1999 kaj 2000. Li verkis kaj reĝisoris sian unuan longan filmon, nome Mensonges et trahisons et plus si affinités..., en 2004, kunverkis la tre sukcesan Prête-moi ta main por Alain Chabat en 2005, poste verkis kaj reĝisoris sian duan filmon, Molière, la venontan jaron. Molière estis prezentita en la 29a Moskva Internacia Kinofestivalo.[2]

Li reĝisoris la filmadapton de la populara franclingva libro porinfana Le petit Nicolas: samnome Le petit Nicolas en 2009 kaj ties sekvaĵo nome Les Vacances du Petit Nicolas en 2014.

Filmaro redakti

Kiel reĝisoro redakti

Kurtoj redakti

  • 1999 : De source sûre
  • 2000 : Demain est un autre jour

Filmoj redakti

  • 2004 : Mensonges et trahisons et plus si affinités...
  • 2007 : Molière
  • 2009 : Le Petit Nicolas
  • 2012 : Astérix et Obélix : Au service de sa Majesté
  • 2014 : Les Vacances du petit Nicolas
  • 2016 : Un homme à la hauteur
  • 2018 : Le Retour du héros
  • 2020 : Le Discours

Kiel scenaristo redakti

Krom la jenaj filmoj, Laurent Tirard estas scenaristo de la filmoj kiujn li reĝisoras.

  • 2000 : Piège en haute sphère, téléfilm d'Aruna Villiers (kunscenaristo)
  • 2005 : Le plus beau jour de ma vie de Julie Lipinski
  • 2006 : Prête-moi ta main d'Éric Lartigau
  • 2010 : Sans laisser de traces de Grégoire Vigneron
  • 2011 : Mike de Lars Blumers

Notoj redakti

  1. NPR: 'Moliere'
  2. 29th Moscow International Film Festival (2007). MIFF. Arkivita el la originalo je 2013-04-21. Alirita 2013-05-30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-21. Alirita 2021-10-31.