Lauwersmeer

lago en Nederlando

Lauwersmeer (Lauwerslago) estas la nova nomo por Lauwerszee (Lauwersmaro) kiu estis golfeto en la norda parto de Nederlando. Ĝi nomiĝis laŭ la rivereto Lauwers kiu fluas laŭlonge la limo inter la provincoj Groningen kaj Frislando. La Lauwerszee ekestis dum la inunda katastrofo en 1280. Oni faris multajn planojn por fermi la golfeton de la Vadomaro. Post la inunda katastrofo en 1953 oni decidis endigigi ĝin. En 1960 la decido por endigigo estis akceptita kaj oni komencis fari 13 km longan digon kun kluzoj kaj kanalfermilo. Preskaŭ mezvoje de la digo oni konstruis novan havenon kiu nomiĝas Lauwersoog. Je la 25-a de majo 1969 oni fermis la digon kaj ekde tiam la golfeto nomiĝas Lauwersmeer (Lauwerslago). Ĉar la Lauwerszee fariĝis dolĉakva lago, la naturo ŝanĝiĝis kaj nova faŭno kaj flaŭro aperis en la areo. Por protekti la novan junan naturareon, je la 12-a de novembro 2003 oni decidis fari el la Lauwersmeer nacian parkon. La pramŝipo al la insulo Schiermonnikoog nun foriras de Lauwersoog; antaŭ la endigigo ĝi foriris de Oostmahorn.

Satelitfoto de la Lauwersmeer

Estas malkonsento pri la nomo ("Lauwerzee" aŭ "Lauwerszee"). Sur kelkaj malnovaj mapoj ĝi estas literumita kiel "Lauwerzee".

Koordinatoj:(53° 20′ N 6° 11′ O / 53.333 °N, 6.183 °O / 53.333; 6.183 (mapo)Koordinatoj: 53° 20′ N 6° 11′ O / 53.333 °N, 6.183 °O / 53.333; 6.183 (mapo))