Lawrence Montaigne
Lawrence MONTAIGNE (1931 - 2017) estis usona aktoro, verkisto, dancisto kaj riskaktoro.
Lawrence Montaigne | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 26-an de februaro 1931 en Broklino | |
Morto | 17-an de marto 2017 (86-jaraĝa) en Henderson | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • televida aktoro • filmaktoro • scenaristo • stuntisto • tradukisto vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li naskiĝis en Novjorko, sed kreskis en Italio. Li parolis plurajn lingvojn - lerto, kiun li uzis por sia avantaĝo, por havigi rolojn en internaciaj produktaĵoj. Li deĵoris en la fama United States Marine Corps [Usona Marinfanteria Korpuso] kaj ĉeestis bivakejon de taĉmento en la Insulo Parris, kie li konis sian estontan amikon Steve McQueen.[1]
Dum 1980-a jardeko li instruis aktoradon ĉe North Texas State University. Dum kelkaj jaroj, Montaigne tradukis medicinajn tekstojn por eldonejo.
Televidserioj redakti
Li aperis en la rolo de Dr. Chauncy Hartlund en epizodo de 1965 de la televidserio Perry Mason. En 1966, Montaigne portretis la Romulanon Decius en la epizodo de "Star Trek" "Balance of Terror"; li preskaŭ rolis kiel Sro. Spock kiam eblis, ke Leonard Nimoy aperos sur Mission Impossible.[2] Jaron poste, li portretis la Vulkanano Stonn, la amanto de la intencita edzino de Spock T'Pring, en la epizodo "Amok Time".
Li ankaŭ partoprenis televidseriojn Batman, Voyage to the Bottom of the Sea, The Man From U.N.C.L.E., Blue Light, Mission: Impossible, The Time Tunnel, The Invaders, McCloud, Hogan's Heroes kaj The Feather and Father Gang.
Filmoj redakti
Li aperis en filmoj kiel The Great Escape (1963), Captain Sindbad (1963), Tobruk (1967), The Power (1968), The Psycho Lover (1970), Escape to Witch Mountain (1975), Framed (1975), Young Lady Chatterley (1977), Deadly Blessing (1981) kaj Dakota (1988).
Referencoj redakti
- ↑ New Page 1. thegreatescapelocations.com. Arkivita el la originalo je 2019-03-27. Alirita 2019-03-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-27. Alirita 2019-03-27.
- ↑ Ken Miller (2012-08-08). The Man who would be Spock. LasVegasWeekly.com.