Lazo estas forta (kanaba) ŝnuro aŭ ledrimeno kun fina maŝo, por kapti la brutojn aŭ sovaĝajn bestojn. Ĝin uzis ĉefe paŝtistoj de Ameriko (vakeroj kaj gaŭĉoj) per ties ĵeto ĉirkaŭ la kolon aŭ ĉe la kruroj de la brutoj.

Vakero kun lazo
Gaŭĉo kun lazo

La lazo disvastiĝis el Eŭropo al Ameriko per hispanoj, inter la bovo-paŝtistoj de Usono kaj Sud-Ameriko. Oni uzas ĝin hodiaŭ nur pro tradicio.

Centra Azio redakti

La nomadaj popoloj uzas lazosimilan kaptilon por kapti la paŝtiĝantajn bestojn. La maŝo kaj la kaptoŝnuro tie estas fiksita sur fino de longa bastono. Oni preterrajdas la kaptotan beston kaj metas la maŝon ĉirkaŭ la kolon. La maŝo sufokpremas per tiro de la bastono.

Vidu ankaŭ redakti